Kvina Respubliko de Francio

(Alidirektita el Kvina Respubliko (Francio))

La Kvina Respubliko de Francio ekzistas ekde la 5-a de oktobro 1958 ĝis hodiaŭ. Ĝi anstataŭis la Kvaran Respublikon, kiun post multaj internaj krizoj kaj aparte la Milito de Alĝerio la plimulto de la francaj civitanoj konsideris fiaskinta.

Kvina Respubliko de Francio

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Marseljezo
republic regime in France
Bazaj informoj
Ĉefurbo Parizo
Politiko
Politika sistemo duonprezidenta sistemo
Ŝtatestro Charles de Gaulle
Ekonomio
vdr
Historio de Francio
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.

Antikva epoko

Mezepoko

Moderna epoko

19-a / 20-a jarcentoj

Vidu ankaŭ :

Kronologio de Francio
Organigramo de la politika strukturo de la Kvina Respubliko de Francio

Politika sistemo redakti

La politika sistemo de la Kvina Respubliko decide difiniĝis fare de Charles de Gaulle, la unua prezidento (1958–1969). Li per referendumo la 28-an de septembro 1958 sukcesis validigi novan konstitucion de Francio, kiu donis pli fortan pozicion al la registaro kaj aparte al la prezidento. La laboro de la parlamento estis "raciigita", tio estis bela vortumo por la fakto ke rajto de kreo de novaj leĝoj estis limigita al listo de difinitaj temoj, kaj do la parlamento politike malfortigita. La periodoj de parlamentaj kunsidoj estis difinitaj en la konstitucio kaj pri lakunsida tagordo ekde 1958 decidis la registaro. Tiuj limigoj estis reago je la konstitucio de la Kvara Respubliko, en kiu la parlamento kvazaŭ ĉiopotenca dominis la politikan vivon, kaj la registaro estis reduktita al ekzekuto de la parlamentaj decidoj. La politika vivo pro tiu antaŭa strukturo estis iĝinta nestabila.

Post revizio de la konstitucio dum la jaro 1962 la prezidento rekte elektiĝas de la civitanoj, kaj la prezidenta oficperiodo dum la jaro 2002 reduktiĝis de 7 al 5 jaroj. Ĝi tiel adaptiĝis al la oficperiodo de la parlamento, por eviti periodojn, en kiu la prezidento kaj la parlamenta plimulto estas el malsamaj politikaj frakcioj.

Ĉar la prezidento tamen daŭre havas la rajton, ĉiumomente demisiigi ĉiujn parlamentanojn kaj do devigi novajn parlamentajn balotojn, regula ritmo de samtempaj prezidantaj kaj parlamentaj balotoj tamen ne estas garantiita.

Kritikantoj pri la sistemo daŭre mallaŭdas la grandan politikan potencon de la ŝtata prezidento kaj la sekvan politikan malforton de la parlamento - mallaŭdinda en politika sistemo kiu nomas sin demokratio. Dum la jaro 1968 tiu problema konstelacio aparte videbliĝis en paradoksa sekvo de publikaj konfliktoj, por kiu la prezidento ne trovis solvon, en la klara voĉdona sukceso de la balotoj de majo 1968 kaj la finfina demisio de la prezidento de Gaulle post perdita referendumo, ĉar la voĉdonantaro ne sufiĉe subtenis la prezidentan politikan programaron. Ekde kelkaj jaroj la unuiĝo Convention pour la sixième République ("Konvencio por Sesa Respubliko"), en kiu membras precipe socialistaj politikistoj, varbas por nova ŝtata konstitucio, do por "Sesa Respubliko"

Evoluo de la Kvina Respubliko redakti

Post perdita referendumo prezidento de Gaulle demisiis dum la jaro 1969. Sekvaj prezidentoj de Francio iĝis Georges Pompidou (1969–1974), Valéry Giscard d'Estaing (1974–1981), François Mitterrand (1981–1995), Jacques Chirac (1995–2007) kaj en 2007, okaze de la prezidanta baloto de 2007 en Francio, Nicolas Sarkozy estis elektata.

Plej malfrue ekde la balota sukceso de la socialista prezidento Mitterrand, la strukturo de la Kvina Respubliko ankaŭ de la politikaj maldekstruloj en la ŝtato estas plejparte akceptita, post kiam tiuj fortoj unue protestis, ke prezidento de Gaulle kreus strukturon, de kiu unuavice profitu li mem kaj liaj sampartiaj posteuloj.

Prezidentoj redakti

prezidento naskiĝis-mortis de ĝis partio
Charles de Gaulle 1890-1970 21-a de decembro 1959 28-a de aprilo 1969 (demisiis) UNR,

poste UDR

Alain Poher 1909-1996 28-a de aprilo 1969 15-a de junio 1969 (intertempe) PDM
Georges Pompidou 1911-1974 15-a de junio 1969 2-a de aprilo 1974 (mortis) UDR
Alain Poher 1909-1996 2-a de aprilo 1974 19-a de majo 1974 (intertempe) PDM
Valéry Giscard d'Estaing 1926- 19-a de majo 1974 10-a de majo 1981 UDF
François Mitterrand 1916-1996 10-a de majo 1981 17-a de majo 1995 Socialista Partio
Jacques Chirac 1932- 17-a de majo 1995 16-a de majo 2007 RPR,

poste UMP

Nicolas Sarkozy 1955- 16-a de majo 2007 15-a de majo 2012 UMP
François Hollande 1954 6-a de majo 2012 14-a de majo 2017 Socialista Partio
Emmanuel Macron 1977 14-a de majo 2017 - LREM

Ĉefministroj redakti

ĉefministro de ĝis partio
Michel Debré 8-a de januaro 1959 14-a de aprilo 1962 UNR
Georges Pompidou 14-a de aprilo 1962 10-a de julio 1968 UNR
Maurice Couve de Murville 10-a de julio 1968 20-a de junio 1969 UDR
Jacques Chaban-Delmas 20-a de junio 1969 6-a de julio 1972 UDR
Pierre Messmer 6-a de julio 1972 27-a de majo 1974 UDR
Jacques Chirac 27-a de majo 1974 26-a de aŭgusto 1976 UDR
Raymond Barre 26-a de aŭgusto 1976 21-a de majo 1981 UDF
Pierre Mauroy 21-a de majo 1981 17-a de julio 1984 Socialista Partio
Laurent Fabius 17-a de julio 1984 20-a de marto 1986 Socialista Partio
Jacques Chirac 20-a de marto 1986 10-a de majo 1988 RPR
Michel Rocard 10-a de majo 1988 15-a de majo 1991 Socialista Partio
Edith Cresson 15-a de majo 1991 2-a de aprilo 1992 Socialista Partio
Pierre Bérégovoy 2-a de aprilo 1992 29-a de marto 1993 Socialista Partio
Edouard Balladur 29-a de marto 1993 18-a de majo 1995 RPR
Alain Juppé 18-a de majo 1995 3-a de junio 1997 RPR
Lionel Jospin 3-a de junio 1997 6-a de majo 2002 Socialista Partio
Jean-Pierre Raffarin 6-a de majo 2002 31-a de majo 2005 UMP
Dominique de Villepin 31-a de majo 2005 15-a de majo 2007 UMP
François Fillon 17-a de majo 2007 10-a de majo 2012 UMP
Jean-Marc Ayrault 15-a de majo 2012 31-a de marto 2014 Socialista Partio
Manuel Valls 31-a de marto 2014 6-a de decembro 2016 Socialista Partio
Bernard Cazeneuve 6-a de decembro 2016 10-a de majo 2017 Socialista Partio
Édouard Philippe 10-a de majo 2017 - Les Républicains

Vidu ankaŭ la ministrarojn de Francio