Kvinto
intervalo de kvin dutoj
Kvinto (de la latina vorto quintum = la kvina) estas intervalo de iu noto al la kvina supera ŝtupo de diatona gamo.
Variaĵoj
redaktiLa kvinto ekzistas en tri variaĵoj:
- la perfekta kvinto (a), kies intervalo konsistas el tri plentonoj kaj unu duontono, plej oftas. Ĝi estas la intervalo de toniko al dominanto - kaj en melodioj maĵoraj kaj en minoraj ĝi estas domina intervalo. Ĝi rilatas al la proporcio de la du tonaltoj je 3/2, t.e. ĉirkaŭ 702 cendoj.
- la diminuita kvinto (b), kies intervalo konsistas el du plentonoj kaj du duontonoj, kiel izolita intervalo por multaj aŭskultantoj sonas "malharmonia".
- la aŭgmentita kvinto (c) konsistas el kvar plentonoj kaj note nur skribeblas helpe de la antaŭsigno dieso. Ĝia sono samas al tio de eta seksto.
Kunteksto
redaktiLa grandeco de la muzikaj intervaloj estas la kvanto da notoj kiu estas inter ambaŭ ekstremoj, kalkulante ankaŭ la ekstremojn. Do, se oni havas:
C-D-E-F-G, estas kvin notoj inter C kaj G, do oni povas diri ke la intervalo inter C kaj G estas kvinto.
Matematike
redaktiMatematike la rilato inter la frekvenco de du notoj de kvinto estas 3/2. Ekzemple: Se C noto estas 523 Hz, G estas 523*3/2= 784 Hz.
Aŭdaj ekzemploj
redaktiVidu ankaŭ
redakti- la ĝeneralan artikolon pri intervalo (muziko).
- Disonanco
muzikaj intervaloj |
---|
Bazaj: unuto (1) | duto (2) | trito (3) | kvarto (4) | kvinto (5) | sesto (6) | septo (7) | oktavo (8) |
Pli grandaj ol oktavo: naŭto (9) | dekto (10) | dekunuto (11) | dekduto (12) | dektrito (13) | dekkvarto (14) | dekkvinto (15)
|
Pluaj intervaloj: duonduto | plenduto | ditono | tritono | komao | diesiso | limmo | apotome | lupokvinto |