Kvirino el Tegernsee

Kvirino el Tegernsee respektive Kvirino el Romo (germane: Quirinus von RomQuirinus von Tegernsee; mortinta en 269 en Romo) estas itala martiro kaj sanktulo. Lia festotago estas la 25-a de marto.

Sankta
Kvirino el Tegernsee
Persona informo
Naskiĝo 3-a jarcento
en Romo
Morto ĉ. 269
en Romo
Sanktulo
Festotago 25-a de marto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kvirino-kapelo en Gmund am Tegernsee

Vivo (legendo) redakti

Kvirino fuĝis sep jarojn aĝa kun la patrino Severa pro persekutado de kristanoj; poste li estis arestita kaj senkapigita en 269 en Romo kiam regis imperiestro Klaŭdio la Gota. Lia kadavro estis ĵetita en Tiberon por esti trovota sur la Tibera insulo. Laŭ alia legendo li estis la filo de imperiestro Filipo la araba.[1]

Aktoj pri martiroj mencias certan Quirinus/Cyrinus kiu estis entombigita en la Katakombo de Pontiano. Sed la itiner-gvidiloj al la tomboj de la romaj martiroj ne enhavas lian nomon.

Poste li estis rilatigita kun la bavaria Monaĥejo Tegernsee kien bavaraj grafoj transportis liajn relikvojn en 746, dum la regado de Pipino la pli juna. Ili estis donaco de papo Zakario. La grafoj kiuj financis la konstruon de la Preĝejo Sankta Savinto de Tegernsee uzis ilin tie. Kelkaj asertas ke la relikvoj ne alvenis antaŭ la periodo de papo Paŭlo la 1-a.

Kulto kaj odo redakti

 
flakonoj kun saniga Kvirina oleo

Tiumaniere kaj pro sekvaj surlokaj mirakloj Tegernsee iĝis grava pilgrimejo. Kie la ĉaro kun la relikvoj haltis laŭdire tuj estiĝis fonto. La forte odoranta nafto kiun oni trovis en 1441 sur la kontraŭaj bordoj de lago en Bad Wiessee iĝis medikamento sub la nomo Quirinusöl ("Kvirina oleo"), uzata kontraŭ febro kaj ekzemoj. Surloke oni starigis en 1828 kapelon; la fonto hodiaŭ ne plu aktivas.

Metellus el Tegernsee, klera monaĥo, verkis ĉ. la jaro 1160 hagiografian poemon titole Ode Quirinalium[2]. Meze de la 15-a jarcento oni konstruis en Tegernsee pli grandan ŝtonan preĝejon por pli digne gastigi la relikvojn. Ankaŭ en la alpaj posedaĵoj de Tegernsee floris lia kulto, ekz. en la bozen-a urbokvartalo Gries-Quirein.[3]

Referencoj redakti

  1. "Catholic Encyclopedia: Sts. Quirinus"
  2. Peter Christian Jacobsen: Metellus von Tegernsee. Ĉe: Verfasserlexikon. Dua eldono, volumo 6, kol. 453–460.
  3. Hannes Obermair: Das Werden eines Raums. Rottenbuch vor Rottenbuch. Ĉe: Helmut Stampfer (eld.): Der Ansitz Rottenbuch in Bozen-Gries. Tappeiner: Lana 2003. ISBN 88-7073-335-1, p. 11–19, konkrete p. 16–17.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti