Laŭ la difino de PIV, en matematiko kvociento estas la rezulto de divido de nombrogrando per alia nombro aŭ grando.

Ekzemplo: La kvociento de 12 per 4 estas 3.

Ĉe divido de entjeroj oni povas doni la la respondon kiel kvociento kaj resto, ekzemple: la kvociento de 26 per 10 estas 2 kun la resto 6.

Kruckvociento: Se A, B, C kaj D estas kvar punktoj sur rekto, la kruckvociento (AB,CD) estas (AC)/(BC) dividita per (AD)/(BD), kie (AC) estas la distanco de A al C, (BC) estas la distanco de B al C, ktp.

En psikologio, oni ofte komparas per testoj mezurigeblajn homajn trajtojn per kvocientoj: la plej konata ekzemplo por tio estas la intelekta kvociento.

Vidu ankaŭ redakti