Kwidzyn

urbo en nuna Pollando, ĝis 1945 en Germanio

Kwidzyn (prononcu: Kvidzin) (latine Quedin/Insula Sanctae Mariae / legu: Kvedin/Insulo de Sankta Maria; prapruse: Kwēdina /legu: Kvedina/; germane Marienwerder /legu: Marienverder/ - traduko el la germana al Esperanto: River-insulo de Maria; Esperante: Kvidzino) estas urbo en Pomeria provinco en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Kwidzyn / Kvidzino en la samnoma distrikto Kwidzyn kaj la urbo estas sidejo de la distrikto.

Kwidzyn
germane: Marienwerder

Flago

Blazono

Flago Blazono
urba municipo de Pollando
Kwidzyn (Pollando)
Kwidzyn (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Kwidzyna
Provinco Pomeria provinco
Distrikto Distrikto Kwidzyn
Komunumo komunumo Kwidzyn
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Koordinatoj 53° 44′ N, 18° 56′ O (mapo)53.73583333333318.930833333333Koordinatoj: 53° 44′ N, 18° 56′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 42 m
Areo 21,82 km²
Loĝantaro 40008 (en 2004)
Loĝdenso 1 738,2 loĝ./km²
Poŝtkodo 82-500
Telefona antaŭkodo 55
Aŭtokodo GKW
TERYT 6222907011
Estro Andrzej Krzysztof Krzysztofiak
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Warszawska 19
Retpoŝto de estraro akrzysztofiak@um.kwidzyn.pl
Poŝtkodo de estraro 82-500
Telefono de estraro 0-55 646-47-00
Fakso de estraro 0-55 646-47-03
Poŝto de estraro info@um.kwidzyn.pl
Ĝemelaj urboj (Germanio) Celle
(Svedio) Olofström
(Ukrainio) Bar
Komunuma retejo http://www.kwidzyn.pl
vdr
Necesej-turo (nomata: Gdanisko) kaj la okcidenta parto de la Teŭtona Kastelo
Teŭtona Kastelo konstruita fare de la Germana Ordeno
Necesej-turo (nomata: Gdanisko) kaj parto de la Teŭtona Kastelo
La interno de la katedralo de Sankta Johano la Evangeliisto
La preĝejo de la Sankta Triunuo
La Teŭtona Kastelo, la aspekto de la jaro 1912

La 31-an de marto 2011 la urbo havis 38.632 loĝantojn.

Dum la jaroj 19751998 la urbo apartenis al la Vojevodio de Elbląg (legu: Elblong).

Situo redakti

La urbo situas ĉe la rivero Liwa (legu: Liva) kiu estas la dekstra alflu-rivero de Nogat kiu estas la riverbrako de la Vistulo, la urbo estas nur 5 km de la Vistulo.

Historio redakti

En la 11-a jarcento tiu regiono estis nomata Pomezanio kaj estis tie burgo Kwedis [Kvedis] en la historiaj dokumentoj nomata: Quedin, Quidino, Quedzyn (legu: Kvedin, Kvedino, Kvedzin)). Supozeble tute detruita dum la oftaj militoj en Pomezanio. Aperis tie setlejo fondita de la Germana Ordeno en la jaro 1233, konstruita kiam la Granda Majstro de la Ordeno estis Hermann von Balk[1]. Urborajtoj laŭ leĝo de Chełmno / Kulm en la jaro 12331235. La urbo estis detruita en la jaro 1243 dum la bataloj de la Germana Ordeno kun la loĝanta tie la balta popolo praprusoj. Tamen tuj rekonstruita fare de la Ordeno. Dum la jaroj 1285 - 1587 la urbo estis ĉefurbo kaj sidejo de la Diocezo de Pomezanio. La denova lokigo de la urbo kaj urborajtoj okazis en la jaro 1336, kaj aperis la nova nomo Marienwerder (germane: Werder – rivera insulo; Marien – maria – do oni povas jene traduki: Maria Insulo), latine en la dokumentoj nomita: Insula Sanctae Mariae. En la jaro 1440 en la urbo agis la Prusia Konfederacio. Post la Dektrijara Milito (1454-66) en la jaro 1466 la urbo restis en la Duklando Prusio sed kiel vasallando de pola reĝo. Post la unua dispartigo de Pollando en la jaro 1772, en la urbo estis sidejo de loka prusia administrejo, de la jaro 1818 sidejo de la Distrikto Kwidzyn/Marienwerder en la Okcidenta Prusio.

En la jaro 1828 oni konstruis la ŝoseon al la pramo tra la rivero Vistulo ĉe la riverhaveno en vilaĝo Korzeniewo (legu: Koĵenjevo).

La 20-a jarcento redakti

En la jaro 1920 post la Unua Mondmilito kiam denove aperis Pollando sur la mapo de Eŭropo laŭ decido de la Traktato de Versajlo kaj krome la franca komisaro de Ligo de Nacioj organizis la plebisciton en Varmio-Mazurio kaj en la Ĉevistula Regiono Powiśle, do en distriktoj: Marienwerder/Kwidzyn, Stuhm/Sztum kaj en Marienburg/Malbork. En tiu lasta distrikto la plebiscito okazis danke al persona interveno de pola esperantisto Bernardo Binnebesel por decidi pri la limoj de Pollando. Tamen grandparte sensukcesa, ĉar por Pollando voĉdonis nur ch. 40% en Marienwerder/Kwidzyn, 25-30% en Stuhm/Sztum kaj 15% en Marienburg/Malbork, nur kelkaj vilaĝoj kie oni voĉdonis pli ol 50% por Pollando eniris polajn limojn (vidu la apudan mapon). Sekve Marienwerder/Kwidzyn restis en la limoj de Germanio (en Orienta Prusio), sed kiel la sidejo de la Okcident-Prusia Distrikto. La 30-an de januaro 1945 al la forlasita de germanoj urbo Marienwerder eniris la Ruĝa Armeo kaj oni organizis tie lazareton por 20 mil da vunditaj soldatoj. La sovetianoj forlasante la urbon bruligis la malnovan parton de la urbo kun la urbodomo.

De la jaro 1945 la urbo eniris Pollandon. Kiam pola administrado transprenis la urbon oni malkonstruis la bruligitajn brikdomojn (fare de Ruĝa Armeo) kaj la akiritajn brikojn oni transportis por rekonstruo de Malnov-urbo de Varsovio.

De la jaro 1999 la urbo kiel la distrikta sidejo eniris la Vojevodion de Pomerio.

La 23-an de septembro 2007 okazis granda incendio en la Urba Oficejo kaj en Starostejo (Distriktejo)[2].

En la majo 2007 oni trovis en la kriptoj de la katedralo de Sankta Johano la Evangeliisto la tombojn kun ostoj de la Grandaj Majstroj de Germana Ordeno. Oni pere de la esploro dokumentis ke temis pri Werner von Olsen, Ludolf König von Wattzau kaj Henryk von Plauen.

Ĝemelurboj redakti

 
La katedralo de Sankta Johano la Evangeliisto, la ĉelo de la beata Dorothea von Montau
 
Angulo de la stratoj Koŝĉjuŝko kaj ponta
 
Kanonoj sur la korto de la Teŭtona Kastelo
 
Kultura centro
 
Ĉevistula Altlernejo

Kulturo redakti

En la urbo aktivas la Kultur-Centro kiu okupiĝas pri la disvolvo de kulturo ĉe la loka socio en Kvidzino. Ĝi organizas kulturan agadon en la kampo de edukado pri komputiloj kaj lingvoj. La ĉefaj centroj en kiuj oni realizas la celojn de la Kultur-Centro estas:

  • La Kultur-Societo en Kvidzino
  • La Nigra Salono
  • La Komputil-Lingva Centro
  • La Urba Teatro je la nomo Witold Gombrowicz[3]

La Pupteatra Scenejo je la nomo Jan Wilkowski redakti

La Krea Asocio de Pupteatra Scenejo je la nomo Jan Wilkowski, ĝi estas la aŭtora pup-teatro. Funkcias de la jaro 2001 kaj ĝi estas i.a.:

  • la organizanto de la "Internacia Festivalo de la Pup-teatraj Miniaturoj Animo Kvidzino",
  • ĝi kreas la teatrajn spektaklojn (por plenkreskuloj kaj same por niaj ĉarmaj infanetoj),
  • ĝi helpas al la junaj aŭtoroj en la disvolvo de iliaj pasioj (filmo, fotografio, muziko, plastiko (formarto), verkado, kultur-publicismo,),
  • ghi agas por la popularigo de pupteatro kaj por la kultura disvolvo de la loka socio.

La Teŭtona Kastelo redakti

La Kastela Muzeo kun la konstantaj ekspozicioj:

  • la iloj por torturoj kaj punado (16a - 18a jarcentoj)
  • Art-metio (15a - 20a jarcentoj)
  • la Barok-skulptaĵoj el Pomerio
  • la Arto kaj Kulturo materiala en la Regiono Powiśle / la Ĉevistula Regiono
  • la Naturo de norda Pollando
 
La Malnova Sinagogo

Gravaj personoj ligitaj aŭ naskitaj en Kwidzyn/Marienwerder redakti

  • Leszek Czarnobaj - pola Senatano (favora por Esperanto)
  • Maciej Aksler – pola aviadil-konstruisto kaj esplorpiloto
  • Dorotea el Mątowy (legu: Montovi) 1347 - 1394 - beatulino, en Germanio nomata sanktulino
  • Arthur Kickton – germana arkitekto
  • Józef Krasnowolski (legu: Jozefo Krasnovolski) 18791939 - artisto
  • Maciej Silski – pola kantisto, venkinto de la konkurso de la televid-programo idolo en la jaro 2005
  • Magdalena Margulewicz (legu: Marguleviĉ) – pola aktorino
  • Bernard Nowak – verkisto, eldonisto, aktivulo de sindikato "Solidarność" / Solidareco
  • Wojciech Belon (legu: Vojcjeĥ) – pola kantisto kaj lirik-poeto
  • Jacek Borcuch (legu: Borcuĥ) – aktoro, reĝisoro, filozofo
  • Jan z Kwidzyna / Johannes Marienwerder (legu: Kvidzina) (legu: Marienverder) 13431417 – katolika teologo, teŭtona pastro
  • Rudolf von Auerswald (legu: Aŭersvald) 17951866 – prusia politikisto kaj ĉefministro
  • Marek Szulen (legu: Ŝulen) nask. 1975 – komponisto de elektronik-muziko
  • Magdalena Rzemek (legu: Ĵemek) – pola kantistino de la ensembloj "Brathanki", "Neo", venkintino de la televida konkurso "La ŝanco por la sukceso"
  • Johann Friedrich List (lrgu: Fridriĥ) 17871868 - urbestro de Kenigsbergo
  • Gustav Cohn 18401919 - germana ekonomiisto
  • Ida von der Groeben (legu: Greben) 17911868 - verkistino
  • Heinrich Friedrich Jacobson (legu: Hajnriĥ Fridriĥ Jakobson) 1804 - 1866 - eklezi-juristo kaj historiisto
  • Wilhelm Johann Albert von Tettau 1804 - 1894 - germana juristo, politikisto kaj historiisto
  • Ernst Kossak 18141880 - ĵurnalisto
  • Heinrich Ludwig Robert Giseke (legu: Hajnriĥ Ludvig Gizeke) 18271890 - poeto kaj verkisto
  • Hermann von Dechend 18141890 - ĉefprezidanto de la Nacia Banko de la Germana Regno
  • Rudolf Reichenau, verkisto
  • Rudolf Heidenhain (legu: Hajdenhajn) 18341897 - fiziologo
  • Alfred Genzmer (legu: Gencmer) - kirurgo
  • Albert Kolbe 1871 – ? - urbestro de Stargard en Pomerio
  • Kurt Rosenfeld (legu: Rozenfeld) 18771943 - politikisto
  • Kurt-Jürgen von Lützow (legu: Jurgen Lucof) 18921961 - generalo
  • Joachim Witthöft (legu: Joaĥim Vothoft) 18871966 - generalo de infanterio
  • Thuro Balzer (legu: Turo Balcer) 18821967 - pentristo
  • Ida Siekmann (legu: Zikman) 19021961 - la unua viktimo de la Berlina Muro
  • Rolf Lahr (legu: Lar) 19081985 - germana diplomato
  • Ernst Tillich (legu: Tilliĥ) 19101985 - germana politikisto
  • Dieter Gütt (legu: Diter Gut) 19241990 - germana radia kaj televida ĵurnalisto
  • Hardy Rodenstock (legu: Hardi Rodenstok) nask. 1941 - manaĝero de arto kaj muzikeldonisto
  • Eugen Windmüller (legu: Eŭgen Vindmila) 18421927 - ĝenropentristo kaj pejzaĝisto

Honora civitano redakti

  • Hans Pfundtner (legu: Fundtner) 18811945 - ŝtatsekretario en ministerio de la Tria Regno

Esperanto en la urbo redakti

 

La 1-an de oktobro 2014 venis de Sztum dum sia turneo tra Pollando la Senata Esperanto-ekspozicio, kiu unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto kaj la Konferenco pri Esperanto en Pola Parlamento organizita de polaj parlamentanoj i.a. senatano Edmund Wittbrodt kaj fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de Mecenato de Esperanto el Japanio Etsuo Miyoshi. La E-ekspozicio post la Senato estis prezentata en Varsovio, Malborko, Nowy Staw, Tczew, Gdynia, Pelplin, Wołów, Złotoryja, Vroclavo, Sosnowiec, Czeladź, Będzin, Lębork, Łeba, Lodzo, Loviĉo kaj Sztum, la ekspozicion invitis al la urbo la Urbestro de la Urbo Kwidzyn sub kies Patroneco okazas la Ekspozicio kaj la loka Esperanto-amiko Petro Stec, li estas NRO-aktivulo kaj kulturaganto por tuta Pomerio kaj manaĝero de la Pup-Teatro "ANIMO". La vernisaĝo okazis la 2-an de oktobro kun la Aŭtoritatoj de la Urbo kaj Distrikto, la lokaj televido kaj gazetaro kaj la ekspozicio daŭris ĝis la 5-a de novembro 2014 ([4]). La 20an de oktobro 2014 okazis la monologo "Doktoro Esperanto" de Mario Migliucci en la traduko al la pola de Roman Dobrzyński kaj prezentis ĝin la loka esperantistino el Sztum Helena Biskup, de la 21-a de oktobro ĝis 4a de novembro 2014 akompanis la Senatan Esperanto-ekspozicion la rapida Esperanto-kurso gvidata de Eduardo Kozyra el Malborko, la vic-prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kaj kunordiganto de la ekspozicio. Aliĝis al la Esperanto-kurso 8 urbanoj. La 5-an de novembro 2014 la Senata Ekspozicio pluveturis al granda, iam vojevodia urbo Elblongo, kie la sekvan tagon okazis vernisaĝo kaj monologo "Doktoro Esperanto" en la ekspoziciejo de la Malnova Urbodomo ĉe la Katedralo en la historia, malnova kvartalo de la urbo, krome okazis la rapida kurso "Esperanto dum 7 tagoj".

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Na Ziemi Ojców / Sur la Tero de Niaj Patroj, Rocznik Ziem Zachodnich i Północnych /Jarlibro de Nordaj kaj Okcidentaj Teritorioj, 1962, Towarzystwo Rozwoju Ziem Zachodnich, paĝo 205.
  2. Portal Pomorza Arkivigite je 2017-09-17 per la retarkivo Wayback Machine.
  3. la urba teatro, pola teksto, arkivigita.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-02-03. Alirita 2016-01-11.

Eksteraj ligiloj redakti