L'âge d'or

filmo

L'âge d'or (Orepoko) estas franca filmo de la movado superrealismo de 1930 reĝisorita de la kinisto Luis Buñuel kun scenaro de Buñuel kaj Salvador Dalí.[1]

L'âge d'or
Originala titolo L'Âge d'or
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1930
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) Luis Buñuel
Produktisto(j) Charles de Noailles · Marie-Laure de Noailles
Scenaro Luis Buñuel · Salvador Dalí
Ĉefrolantoj Gaston Modot · Lya Lys · Max Ernst · Josep Llorens i Artigas · Lionel Salem · Bonaventura Ibáñez · Jacques Brunius · Paul Éluard · Pierre Prévert · Valentine Hugo · Luis Buñuel · Claude Heymann · Jean Aurenche
IMDb
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La fakto ke tiu dua filmo estis verkita kaj filmita kiam Buñuel jam formis parton de la superrealisma grupo de Parizo estas reale grava por kuntekstigi ĝin kiel superrealisma verko por povi aprezi plene ties tutan valoron. La filmo estas superrealisma ne nur en la ekstera formo, sed en la diversaj scenoj, en la kortuŝaj bildoj kiuj frapas la spektantojn en la riskaj asocioj kaj metaforoj. Krome la filmo estas esence superrealisma verko pro sia enhavo, nome historio de pasia amo kiu klopodas rompi la barierojn kiuj oni metas al tio, la limojn. Krome estas fono de ribelo, revolucio kaj pridemandado al la moralaj kaj sociaj normoj tre evidenta.

Oni povas konsideri la filmon kiel metaforo de la propra superrealisma grupo, pro ties maniero kompreni la vivon kaj la homajn rilatojn, pro la neceso esti kohera kun la ĉefaj propraj moralaj principoj, spite la normojn de konvenciaj kondutoj: la civila hierarkio, la pastraro, la kondutonormoj, la povo de la aristokratio, la bona edukado, la ekvilibro, la mezuro de la propraj instintoj, la memkontrolo kaj definitive la hegemonio de tio racia super tio instinta, en ĉiuj aspektoj de la vivo de la persono.

La du ĉefaj temaj linioj estas la amo kaj la deziro (sekso kaj frustracio) kaj, aliflanke, la klopodoj de tiuj du amantoj reveni al Orepoko, tio estas, elrompi disde la burĝa socio sidita sur la tradiciaj pilieroj de la socia hierarkio kaj la pastraro kio malhelpas la individuon esti ĝi mem. Aliaj subtemoj estas violento, eklezia hierarkio (sceno de episkopaj skeletoj), dekadenco kaj putriĝo, Sade (identigita kun Kristo), malfacilo komunikiĝi inter homoj (kaj en paro kaj en ĉiutagaĵoj), absurda humuro ktp.

NotojRedakti

  1. Benét's Reader's Encyclopedia Third Edition (1987) p. 140

Enlaces externosRedakti