L'Isle-sur-la-Sorgue

L'Isle-sur-la-Sorgue aŭ komune L'Isle-sur-Sorgue (jen france, okcitane L'Illa de Sòrga) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Vaucluse (franca elparolo: [voklyz], okcitane Vauclusa), en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (france Provence-Alpes-Côte d'Azur, prononcata pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ, okcitane Provença-Aups-Còsta d'Azur). Fine de 2021 en la komunumo vivis 19 965 loĝantoj. La komunumo situas pli-malpli 25 kilometrojn de Avignon.

L'Isle-sur-la-Sorgue
L'Illa de Sòrga
L'Isle-sur-la-Sorgue
L'Isle-sur-la-Sorgue
L'Isle-sur-la-Sorgue.
L'Isle-sur-la-Sorgue.
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Provence-Alpes-Côte d'Azur
Departemento Vaucluse
Arondismento Avignon
Kantono L'Isle-sur-la-Sorgue
Komunumaro Pays des Sorgues et des Monts de Vaucluse
Urbestro Pierre Gonzalvez (UMP) (2014-2020)
Insee-kodo 84054
Poŝtkodo 84800
Demografio
Loĝantaro 19 965 (?)
Loĝdenso 447,9 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 43° 55′ N, 5° 3′ O (mapo)43.9198865.054856Koordinatoj: 43° 55′ N, 5° 3′ O (mapo)
Alteco 52 ĝis 246 m
Areo 44,57 km2
Situo
L'Isle-sur-la-Sorgue (Vaucluse)
L'Isle-sur-la-Sorgue (Vaucluse)
DEC
Map
vdr

La rivereto La Sorgue fluas tra la urbo. L'Isle-sur-la-Sorgue ankaŭ nomiĝas la Venecio de Provenco. Ĝi estis konstruita en la 12-a jarcento sur stiltoj en la marĉoj. La pitoreska vilaĝo estas turisma altiro.

Ponteto super la rivereto.


Geografio redakti

L'Isle-sur-la-Sorgue estas lokata inter Avignon kaj la norda Luberon valo, proksime al Fontaine-de-Vaucluse. Tiu komunumo enhavas tri domaretojn kiuj estas Saint-Antoine, Petit-Palais kaj Velorgues. Ĝi situas je 800 km de Parizo, 80 km de Marsejlo kaj je 25 km de Avignon.


 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Limaj komunumoj redakti

Konataj komunumanoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti