L'Omnibuso estis eldonejo kaj beletra esperanto-revuo publikigita en Japanio inter 1964 kaj la 1980-aj jaroj.

La revuo publikigis interalie hajkuojn aŭ politikajn tekstojn. Saito Eizo estis la redaktoro kaj eldonanto, kaj la precipaj kontribuantoj estis Miyamoto Masao kaj Ueyama Masao. Ĝi ankaŭ rolis kiel eldonejo. La eldoninto celis publikigi la kulturan gazeton L'Omnibuso ĝis 100 numeroj, sed en 1980 ĝi finis sian historion per la 90-a numero, pro manko de sekvantoj. Poste oni eldonis 6 numerojn da La Dua Buso (ĝis 1984). Do la eldonejo l'omnibuso eldonis entute 96 numerojn da gazetoj, krom libroj.

Tekstoj redakti

Kelkaj tekstoj de Miyamoto Masao, publikigitaj en L'Omnibuso troviĝas en la libro Japanaj Vintraj Fabeloj.

Eldonoj redakti

Vidu ĉi tie).

  • E. Drezen, Analiza Historio de Esperanto-Movado, 1972, 95 p.
  • Ueyama Masao, Por forviŝi la memoron pri ŝi, 1974, 95p.
  • Oka Kazuta, Matenruĝo/ la juneco en la tridekaj jaroj, 1976, 191 p.
  • E. Spiridović, Genia lingvisto venkita de etburĝeco, 1976, 27p.
  • Japana variacio, 1978, 139p.
  • Miyamoto Masao, Ueyama Masao, L'Omnibuso kun la tri pasaĝeroj, 1980, 65p.
  • Takuboku Isikawa, Utaaro de Takuboku, trad. Miyamoto Masao, 1980 (2a eld), 118p.
  • Hajkista Klubo, Hajka Antologio, 1981
  • Kurosima Denzi, Siberio en Neĝo, trad. Miyamoto Masao, 1982, 88p.
  • Miyamoto Masao, La Morta Suito, 1984, 169p.

Bibliografio redakti

  • MIYAMOTO Masao, UEYAMA Masao, SAITO Ezo: L' Omnibuso kun la Tri Pasaĝeroj, Kioto: L’ Omnibuso, 1980. 65p. Broŝurita. (recenzo ĉi tie Arkivigite je 2008-05-18 per la retarkivo Wayback Machine)

Eksteraj ligiloj redakti