L'Osservatore Romano

L'Osservatore Romano (itale, "La roma observanto") estas la oficiala gazeto de Vatikanurbo. Ĝia unua numero aperis en itala lingvo la 1-an de julio 1861 en Romo.

La itala eldono aperas ĉiutage. Krome ekzistas ĉiusemajnaj eldonoj en 5 lingvoj:

  • franca (ekde 1949)
  • angla (ekde 1968)
  • hispana (ekde 1969)
  • portugala (ekde 1969)
  • germana (ekde 1971)

En pola lingvo la gazeto aperas nur ĉiumonate.

Eksteraj ligiloj redakti