Là-bas si j’y suis

Là-bas si j'y suis (laŭvorte : Tie for ĉu mi ĉeestas, paŭso de familiara eldiraĵo al infanoj: "Rigardu tie for, por kontroli ĉu mi tie estas" ) estis aparta taga radioelsendo, kun tre libera kaj kritikema tono. Kreita en 1989, produktita kaj animita de Daniel Mermet, ĝi estis ĝis 2014 elsendata de lundo ĝis vendredo inter 15h kaj 16h sur la franca radiostacio France Inter.

Ĝi precipe konsistis el raportaĵoj. Traktante plurajn temojn (vojaĝo, socio, luktoj, medioj...), ĉi tiu elsendo provis diverse prilumi aktualaĵojn, lokajn kaj internaciajn. La elsendo aŭdigis homojn malofte aŭskultatajn: laboristojn, senlaborulojn, kamparanojn, viktimojn de polucio, ktp. Aŭskultanto de la elsendo estis nomata de Daniel Mermet «Auditeur Modeste et Génial » ("Aŭskultanto Modesta kaj Genia"), mallonge «AMG». La deirpunkto de la elsendo ebligis aŭdi ĉiutage netipan elsendon en la franca radioelsenda pejzaĝo.

"Le Répondeur de là-bas" la voĉmesaĝilo redakti

La elsendo ofertis al aŭskultantoj la eblecon pertelefone registri mesaĝojn en "respondilo". En la komenco de la elsendo estis disaŭdigita kolekto da ili: temis pri reagoj favoraj kaj malfavoraj al antaŭaj elsendoj, anoncoj de kunvenoj de aŭskultantaro "Les amis de là-bas" ("la amikaro de là-bas"), anoncoj de manifestacioj kaj foje simple komentoj pri la aktualaĵoj aŭ diraĵoj en aliaj elsendoj de la radiostacio.

Eksteraj ligiloj redakti