László Ördögh [lAslO ordog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ördögh László estis hungara pentristo, modelaviadisto.

László Ördögh
László Ördögh
László Ördögh
Persona informo
Naskonomo Ördögh László
Naskiĝo 12-an de marto 1923 (1923-03-12)
en Miskolc
Morto 5-an de junio 2007 (2007-06-05) (84-jaraĝa)
en Szombathely
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

László Ördögh [1] Arkivigite je 2018-07-17 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 12-an de marto 1923 en Miskolc, li mortis la 5-an de junio 2007 en Szombathely.

Biografio redakti

László Ördögh akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1949. Lia ĉefinstruisto estis Rezső Burghardt. Ĝis 1947 li vizitis ankaŭ la artistkolonion en Miskolc, poste li vivis en Budapeŝto. Post la diplomo li studvojaĝis al Florenco, poste li estis asistanto en la altlernejo. Intertempe en 1950 li edziĝis, en la sekva jaro filo naskiĝis. En la sekvaj jaroj li estis ankaŭ elstara modelaviadisto, li atingis la unuan lokon en Eŭropa ĉampionado kaj kiel membro, unuan lokon en mondĉampionado en 1956. Tiu sporto tre helpis la pentristan karieron, dum sportaj konkursoj eksterlande li ankaŭ ekspoziciis. (Memoru, tiutempe hungaroj ĝenerale ne ricevis pasporton!) Ekde la 1960-aj jaroj li plej ofte pentradis en Zsennye, fine en 1985 li vivis nur tie. Lia stilo estis impresionismo. Krom la pentraĵoj li kreis ankaŭ industriartaĵojn.

Ekspozicioj redakti

  • Miskolc (1945)

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Városligeti fasor
  • Piknik a napfényes domboldalon
  • Ladik a tengeren
  • Piknik a napfényes domboldalon
  • Csendélet

Fontoj redakti