László Aujeszky [lAslO aŭjeski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Aujeszky László estis hungara meteologo, profesoro. Lia patro estis Aladár Aujeszky.

László Aujeszky [1] naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1903 en Budapeŝto. Li mortis la 7-an de decembro 1978 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Aujeszky akiris meteologian kaj fizikan diplomojn en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1926. Post siaj studoj li laboris en la tutlanda meteologia instituto, sed samtempe li restis plu por instrui en la universitato. En 1929 li edziĝis baldaŭe havanta 3 gefilojn. En 1937 li estis nomumita privata profesoro. Paŝo post paŝo li akiris pli altajn postenojn. Li kandidatiĝis en 1954, li doktoriĝis en 1971, en 1963 li emeritiĝis. Li ricevis dufoje memormedalojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Védekezés az időjárási károk ellen (1930)
  • Új fogalmak a meteorológiában (Novaj nocioj en la meteologio), (1942)
  • Jégesőgyakoriság és valószínűség Bpen 1871-1945 (1947)
  • Természetes és mesterséges eső (Natura kaj artefarita pluvoj), (1954)
  • A légkör fizikája (1957)
  • Mesterséges csapadékkeltés (1965)

Fontoj redakti