BÁNYAI László, (ba:njai) B. Bányai, origina familinomo: Baumgarten estis rumanuja hungara publicisto, historiisto, docentdoktoro naskita en Körösbánya la 17-an de novembro 1907 kaj mortinta la 3-an de junio 1981 en Bukareŝto.

László Bányai
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1907 (1907-11-17)
en Baia de Criș
Morto 3-an de junio 1981 (1981-06-03) (73-jaraĝa)
en Bukareŝto
Tombo Tombejo Bellu
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Familio
Edz(in)o Margit Gerő
Okupo
Okupo ĵurnalistohistoriisto
vdr

Biografio redakti

László Bányai studis en Gyulafehérvár, pli poste en Budapeŝto, Grenoble kaj Parizo. Inter 1930 kaj 1933 li instruis en Miercurea Ciuc. En aŭtuno de 1933 oni arestis lin pro komunista agado. Ekde 1934 ĝis 1940 li estis centra sekretario de MADOSZ en Kluĵo. Inter 1940 kaj 1942 en Brassó, pli poste ĝis 1944 en Temesvár li estis neleĝa gvidanta partiaktivisto. Post 1944 li estis ano de komitato ekzekucia de MNSZ, ekde 1948 landkunvena deputito, ano de Prezidenta Konsilanto (1948-52), ministerikonsilanto (1950-52), universitata profesoro, rektoro de la Bolyai Tudományegyetem (1952-56), vicministro (1956-58), vicdirektoro de Historia Instituto de Bukareŝto (1959-66). Ekde 1970 li estis unu el vicprezidentoj de la Akademio de Sociaj kaj Politikaj Sciencoj, ano krespondanta de la rumana akademio.

Verkoj redakti

  • La Iusse Orientale, Párizs, 1930;
  • A magyarság a Duna völgyében, Kvár, 1938;
  • Harminc év. Jegyzetek a romániai magyarság útjáról, Bk. 1949;
  • Együtt élünk, együtt építünk, cikkek, tan.-ok 1933-1957, Bk., 1957;
  • Tavaszi szél, poemoj, Mvh. 1958;
  • Hosszú mezsgye, emlékek, jegyz.-ek 1928-1968, Bk., 1970;
  • Közös sors - testvéri hagyományok, tört. vázlat, Bk., 1973 [rumane: 1971, france: 1972];
  • Kitárul a világ, aŭtobiografio. jegyz., Bk., 1978;
  • Válaszúton, aŭtobiografio jegyz., Bk., 1980.

Tradukaĵoj redakti

  • André Gide: A tékozló fiú hazatérése, Kvár, 1931.

Fontoj redakti