Malfermi la ĉefan menuon

BARDOS László estis hungara ĵurnalisto, rakontisto naskiĝinta en Szalárd la 30-an de majo 1897 kaj mortinta en Budapeŝto la 20-an de septembro 1960.

László Bárdos
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1897 (1897-05-30)
en Sălard
Morto 20-an de septembro 1960 (1960-09-20) (63-jara)
en Budapeŝto
Profesio
Profesio ĵurnalistoverkisto
Information icon.svg
vdr

KarieroRedakti

Bárdos laboris ĝis 1918 al Pesti Hírlap, ekde 1919 ĝis 1924 li estis kunlaboranto de gazeto Szabadság en Transilvanujo, poste ĝis 1935 redaktis la Esti Lap (Oradea). Ekde 1935 li redaktis la gazetojn Nagyvárad kaj Nagyváradi Napló. En 1944 li estis deportita. En 1945 li revenis en Rumanujon ekde 1949 ĝis 1951 li estis dramaturgo de Teatro Hungara de Oradea. En 1951 li translokiĝis al Hungario kaj laboris ĉe la Hungara Radio en Budapeŝto kiel dramaturgo.

VerkojRedakti

  • Dzsidáskapitány (porjunulara romano, Bp., 1954);
  • Melkun Menyhért utazása (porjunulara romano, Bp., 1956).

FontoRedakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon