László Bagó
László Bagó [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bagó László estis hungara aktoro, reĝisoro.
László Bagó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de julio 1925 en Budapeŝto |
Morto | 20-an de aprilo 2009 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1950) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
László Bagó[1][2] naskiĝis la 28-an de julio 1925 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de aprilo 2009 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiLászló Bagó akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1950. Lia ĉefinstruisto estis Zsuzsa Simon. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Honvéd, sed inter 1952-1954 li instruis en la altlernejo. Inter 1951–1963 li estis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto), poste en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) (1963-1966), Nacia Teatro (Pécs) (1966-1969), Nacia Teatro (Szeged) (1969-1983), Teatro Hevesi Sándor (1983-1986). En Kaposvár kaj Pécs pli malofte li estis ankaŭ reĝisoro. Ekde 1988 jam kiel emerito li havis rolojn en teatro de Szeged.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- Julio Cezaro - kvara burĝo (Nacia Teatro (Budapeŝto)) - Cinna (Nacia Teatro (Szeged))
- Othello - Rodrigo (Nacia Teatro (Budapeŝto); Teatro Hevesi Sándor)
- Antonio kaj Kleopatro - Seleucus (Nacia Teatro (Budapeŝto))
- Hamleto - Bernardo (Nacia Teatro (Budapeŝto))
- Rikardo la 3-a - policano de Wiltshire (Nacia Teatro (Budapeŝto))
- Henriko la 6-a - Cade (Nacia Teatro (Szeged))
- La gajaj edzinoj de Windsor - Bardolph (Nacia Teatro (Budapeŝto))
- Romeo kaj Julieta - 1-a gardisto (Nacia Teatro (Szeged))
- Ferenc Molnár:
- Liliom - titolrolo (Nacia Teatro (Szeged))
- A doktor úr - D-ro Sárkány (Nacia Teatro (Szeged))
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - pluraj roloj (Nacia Teatro (Szeged) kaj Teatro Csiky Gergely (Kaposvár))
Liaj reĝisoraĵoj (elekto)
redakti- Géza Gárdonyi: Ida regénye
- Albert Szirmai–Károly Bakonyi–Andor Gábor: Mágnás Miska
- Jenő Heltai: Naftalin
Liaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Egy pikoló világos (1955)
- Álmatlan évek (1958)
- Kártyavár (1967)
- Egy óra múlva itt vagyok (televizia serio, 1971)
- hungara voĉo de Tadeusz Janczar en filmo