László Beke (agronomo)

hungara agronomo, altlerneja instruisto

László Beke [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beke László estis hungara agronomo, altlerneja instruisto.

László Beke
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1881 (1881-09-15)
en Kisvárda
Morto 23-an de novembro 1950 (1950-11-23) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Ekonomia Akademio
Okupo
Okupo universitata instruisto • agronomo
vdr

László Beke[1] naskiĝis la 15-an de septembro 1881 en Kisvárda, li mortis la 23-an de novembro 1950 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Beke akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1902. Post 2 jaroj li estis instruisto en agrara lernejo. Inter 1906-1910 li estis asistanto en la Ekonomia Akademio (Debrecen), poste li revenis al simila lernejo en Magyaróvár (ekde 1915) kiel lektoro). Inter 1918 kaj 1928 li laboris en agronomia stacio en Budapeŝto, kie li instruis kaj esploris. Li pensiuliĝis en 1928, tamen pli poste li laboris en ministerio. En tiu periodo li ofte studvojaĝis. Lia ĉefa esplora kampo estis la terpomo.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Mezőgazdasági bakteriológia (1906)
  • A csontmagvú gyümölcsfák bakteriózisa (1909)
  • A burgonya termelése és nemesítése (1922)
  • A magyar gyümölcs jövője... (1935)
  • Kivitelre hol és mit termesszünk (1938)

Fontoj redakti

Referencoj redakti