László Bencze
László Bencze [lAslO bence], hungare Bencze László, Esperante Ladislao Bencze (naskiĝis la 28-an de januaro 1907 en Székesfehérvár, mortis la 14-an de februaro 1992 en Budapeŝto) estis hungara pentristo, grafikisto kaj profesoro.
László Bencze | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de januaro 1907 en Székesfehérvár |
Morto | 14-an de februaro 1992 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo ![]() |

Biografio
redaktiLászló Bencze frekventis ĉeflernejon inter 1928-1930 en Budapeŝto, poste li komencis pentradi en Dudar. Li studvojaĝis al Italio kaj Nederlando. Post la 2-a mondmilito inter 1948-1957 li instruis en ĉeflernejo en Budapeŝto. Ekde 1967 parte li pentradis en Budapeŝto parte en Csopak. Li ricevis la premion Kossuth en 1952, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.