László Bendefy [lAslO bendefi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bendefy László estis hungara inĝeniero, geodeto, geologo, historiisto. Lia origina familia nomo estis Benda ĝis 1934.

László Bendefy
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1904 (1904-08-17)
en Vasvár
Morto 13-an de aŭgusto 1977 (1977-08-13) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Óbuda Cemetery
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiisto • surveyor • geologo • paleontologo
vdr

László Bendefy [1] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1904 en Vasvár. Li mortis la 13-an de aŭgusto 1977 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Bendefy frekventis gimnazion en Szentgotthárd, poste li akiris inĝenieran diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1928, en la sekva jaro geologian diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter. Inter 19241929 li ankaŭ laboris en muzeo en Szombathely. Ekde 1928 li laboris en diversaj laborejoj, kie li okupiĝis ekzemple pri irigacioj. En 1958 li kandidatiĝis, en 1972 li doktoriĝis. Li esploris eĉ en arkivo de Vatikano. En 1971 li emeritiĝis, ekde 1966 li ricevis premiojn aŭ memormedalojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A baltavári ásatások 70 éves története (1927)
  • A magyar föld (hazánk talaj- és kőzetviszonyai) (1934) - 2 volumoj
  • Fontes authentici itinera (1235–1238) fr[atris] Iuliani [Julianus] illustrantes (1937)
  • A magyarok kaukázusi őshazája. Gyeretyán országa (Pralando de la hungaroj en Kaŭkazo), (1942)
  • A magyarság és Középkelet (1945) - studoj
  • Fejezetek a térképészeti földtan tárgyköréből (1953)
  • Szintezési munkálatok Magyarországon 1820–1920 (1958)
  • A Bakony-hegység geokinetikai viszonyainak földkéreg-szerkezeti vonatkozásai (1967)
  • A magyar geodézia reformkora. 1890–1920. (Reforma epoko de la hungara geodezio. 1890–1920.), (1970)

Fontoj redakti