László Bitay [lAslO bitai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bitay László estis rumania hungara matematikisto, altlerneja instruisto.

László Bitay
László Bitay
László Bitay
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1928 (1928-04-17)
en Braŝovo
Morto 14-an de oktobro 2018 (2018-10-14) (90-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo matematikisto • historiisto pri matematiko • universitata instruisto
vdr

László Bitay[1] naskiĝis la 17-an de aprilo 1928 en Brașov (Rumanio), li mortis la 14-an de oktobro 2018 en Cluj (Rumanio).

Biografio redakti

László Bitay apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li frekventis piaristan gimnazion en tiam hungara urbo Kolozsvár, sed en la aĝo 16 li estis deportita al Sovetunio en aŭtuno de 1944. Post 11 monatoj li sukcesis hejmenveni kaj lernis plu, fine li akiris diplomon en 1951 en Universitato Bólyai. Post siaj studoj li samloke ekinstruis. Inter 1962 kaj 1988 li estis lektoro en alia universitato en la sama urbo (ro:Universitatea Tehnică din Cluj-Napoca). Intertempe en 1975 li doktoriĝis. Krom la instruado li partoprenis en redakta laboro de matematika revuo. Li emeritiĝis en 1988. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filinojn.

Lia disertaĵo redakti

  • A hiperbolikus terek vizsgálata (1975)

Elektitaj libroj redakti

  • Matematikatörténeti mozaik 1984
  • Aforizmák, anekdoták, matematikusokról, matematikáról 1999
  • Mi a Bolyai-geometria 2003

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-11-07. Alirita 2019-11-07.