BOROS László [pr. boroŝ] estis hungara ĵurnalisto naskiĝinta en Koloĵvaro la 21-an de decembro 1892 kaj mortinta en Budapeŝto la 11-an de oktobro 1948.

Kariero redakti

Boros finis juron en la Universitato Koloĵvaro kaj iĝis raportisto de la gazeto Ellenzék. Li estis soldato en la unua mondmilito. Ekde la fino de la 1918 li estis kunlaboranto de la 8 Órai Újság, poste ĝia politika rubrikestro. En la 30-aj jaroj li laboris por la Reggeli Újság, poste Hétfő Reggel. Ekde 1945 li estis ĝis sia morto rubrikestro tribunala de la Hírlap. Li verkis komediojn, filmscenarojn, kabaretscenetojn.

Verkoj redakti

  • Gyuri úrfi (komedio, Nemzeti Színház, Bp., 1925);
  • Az új szomszéd (komedio, 1927).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon