László Domahidy (pli aĝa)
László Domahidy [lAslO domahidi] (pli aĝa), laŭ hungarlingve kutima nomordo Domahidy László estis hungara operkantisto (baso). Lia filo estis la samnoma László Domahidy (pli juna).
László Domahidy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szabó László |
Naskiĝo | 10-an de julio 1920 en Debrecen |
Morto | 1-an de septembro 1996 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | László Domahidy (pli juna) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
László Domahidy[1] naskiĝis la 10-an de julio 1920 en Debrecen, li mortis la 1-an de septembro 1996 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiLászló Domahidy frekventis muziklernejon en sia naskiĝurbo, lia instruisto estis Erzsébet Hoór Tempis. Li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1941. Li debutis en Operejo de Kolozsvár (tiutempe apartenanta al Hungario). Inter 1947 kaj 1980 li kantis en la Budapeŝta Ŝtata Operejo. Li estis ankaŭ gastokantisto de operejoj de Eŭropo kaj Azio. Li kantis ankaŭ popolkantojn, li estis ankaŭ voĉoaktoro por basaj kantoj kaj li ricevis kelkajn filmajn rolojn. Li ricevis premiojn inter 1956-1985 (ankaŭ eksterlandajn).
El lia repertuaro
redakti- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Die Zauberflöte – Sarastro
- La geedziĝo de Figaro – Bartolo
- Die Entführung aus dem Serail – Ozmin
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo – Don Basilio
- Giuseppe Verdi:
- Rigoletto – Sparafucile
- La Traviata – Grenvil
- Aida – Ramfis
- Falstaff – Pistol
- Richard Wagner:
- Der Fliegende Holländer – Daland
- Die Walküre – Hunding
Elektitaj filmaj roloj
redakti- Délibáb minden mennyiségben (1962)
- A palacsintás király (1973, televida)
- Zenés TV színház (1971-1991, televida serio)