DONÁTH László estis rumanuja hungara reformita pastro, verkisto naskita en Etéd la 5-an de aprilo 1883 kaj mortinta en Nyárádszentsimon la 2-an de decembro 1967.

László Donáth
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aprilo 1883 (1883-04-05)
en Atid
Morto 2-an de decembro 1967 (1967-12-02) (84-jaraĝa)
en Sânsimion
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo verkisto • kalvinana pastro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

László Donáth finis la gimnazion en Székelyudvarhely kaj Marosvásárhely. Li studis teologion en Koloĵvaro kaj Debreceno. Li estis pastro en Vadasd, Nyárádmagyarós, Harasztkerék, Berettyószéplak. Kiel pensiulo li plu servis en Havadtő kaj Székelyföldvár. Li estis ano de la KZST tagja. Liaj unuaj noveloj aperis en Zord Idő, li estis kunlaboranto ankaŭ de Pásztortűz. En 1927 li gajnis unuan premion en la novelkonkurso de Temesvári Hírlap. Unu el liaj artikoloj en la Keleti Újság la 19-an de septembro 1929 (Üzen a sírdomb és beszél a fejfa...) okazigis la movadon por starigo tombmonumenton por juna mortita verkisto Domokos Sipos. En lia literatura heredaĵo restis manuskripte ses teatraĵoj, ses romanetoj kaj la aŭtobiografia romano Kényszerszünet.

Verkoj redakti

  • Humoros esetek (noveloj, Kv. 1928);
  • Jairus fia (novelloj, Mv. 1929);
  • Szegény bolond (rakontoj, Kv. 1931);
  • Cserefa Gyuri (romano, Bp. 1932);
  • Tövig égő gyertya (noveloj, Nv. 1934);
  • Az utolsó falat kenyér (teatraĵo, Nv. 1939).

Fontoj redakti