László Ettre [lAslO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Ettre László István, en Usono Leslie Stephen Ettre estis hungara-usona kemiisto, kiu estis konata pro siaj kontribuoj al kampo de la kromatografio, pli precize gaskromatografio. Lia origina familia nomo estis Frühwald ĝis 1945.

László Ettre
Persona informo
Naskiĝo 16-an de septembro 1922 (1922-09-16)
en Szombathely
Morto 1-an de junio 2010 (2010-06-01) (87-jaraĝa)
en Middletown
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo kemiisto • kemia inĝeniero
vdr

László Frühwald[1] naskiĝis la 16-an de septembro 1922 en Szombathely (Hungario), li mortis la 1-an de junio 2010 en Middletown (Konektikuto).

Biografio redakti

László Frühwald estis edukita en Szentgotthárd, ankaŭ tie maturiĝis. Li akiris kemian diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József en 1945. De 1946 ĝis 1956 li laboris en diversaj farmaciaj aŭ kemiaj firmaoj, institutoj. En nekonataj cirkonstancoj pli poste li estis kemmisto en Frankfurto ĉe Majno (supozeble li disidis post la hungara revolucio de 1956), kie li komencis okupiĝi pri gaskromatografio. Inter 1958 ĝis sia emeritiĝo en 1990 li laboris en Usono. Lia edzino naskis filinon. Li ricevis 13 usonajn premiojn. Li estas aŭtoro de 20 sciencaj libroj, redaktisto de 42 libroj, aŭtoro aŭ kunaŭtoro de pli ol tricent sciencaj artikoloj.

Memorigiloj redakti

  • Premio Leslie Ettre estis fondita en 2008

Fontoj redakti

Referencoj redakti