László Felkai [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Felkai László estis hungara akvopilkisto (ekstremulo dekstre), naĝisto (ankaŭ en Olimpiko), olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto. Lia nomo estis en la sporta vivo Felkai II. (komprenu: Felkai la 2-a).

László Felkai
László Felkai (dekstre la unua en la unua vico)
László Felkai (dekstre la unua en la unua vico)
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1941 (1941-03-01)
en Budapeŝto
Morto 10-an de aprilo 2014 (2014-04-10) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Óbuda Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo akvopilkisto • naĝisto
vdr
Busto pri László Felkai

László Felkai[1] naskiĝis la 1-an de marto 1941 en Budapeŝto, li mortis la 10-an de aprilo 2014 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Felkai maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo. Li akiris elektroinĝenieran diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1965, en la sekva jaro ankaŭ trejnistan diplomon en filio de Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Li ricevis premion en 1960.

Sporta kariero redakti

László Felkai naĝis kaj akvopilkis en sportkluboj en sia naskiĝurbo inter 1950-1977. En tiu periodo li estis hungara ĉampiono kvarfoje (1962-1968), dum li estis membro de la hungara nacia teamo 120-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1960, Hungario en la Somera Olimpiko 1964 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1968 kun ora kaj 2 bronzaj medaloj, krome en universiadoj li estis la unua dufoje (1963, 1965). Depost sia aktiva sporta vivo (1977) li estis trejnisto en Budapeŝto en pluraj sportkluboj.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti