László G. Tóth [lAslO gE tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo G. Tóth László estas hungara hidrobiologo, limnologo, ekologo, altlerneja instruisto.

László G. Tóth
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1954 (1954-05-26) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ekologo
vdr

László G. Tóth[1] naskiĝis la 26-an de majo 1954 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László G. Tóth maturiĝis en gimnazio en 1972 en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon pri biologio en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1979. Ekde la sekva jaro li laboris en esplora instituto en Tihany, sed en la sama jaro li doktoriĝis en la universitato. Li kandidatiĝis (Ph.D.) en 1989, li doktoriĝis (DSc.) en 2003 ĉe la Hungara Scienca Akademio, lia habilitiĝo okazis en 2004 en Universitato de Panonio. En 2013 li estis nomumita institutestro. Interrompoj okazis en la instituta laboro: en la studjaro 1991 li havis stipendion en universitata laboratorio de Rennes, inter 1994–1996 kaj 2000–2001 en Japanio li esploris. Li ankaŭ instruis en Universitato de Debrecen, Universitato de Panonio, Universitato Reĝo Sankta Stefano kaj Universitato de Okcidenta Hungario. Li plej ofte esploris la planktonojn. Li ricevis premion en 2005.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • The importance of self-oxidation in decomposition and its dependence on the pH of the environment (1989)
  • Adaptation of the tetrazolium reduction test for the measurement of the electron transport system (ETS)-activity during the embryonic development of medaka (1995)
  • The summer zooplankton structure and productivity in Lake Balaton (2003)
  • First steps in the Central-Baltic intercalibration exercise on lake macrophytes: where do we start? (2008)
  • Zooplankton community response to enhanced turbulence generated by water-level decrease in Lake Balaton, the largest shallow lake in Central Europe (2011)

Fontoj redakti

Referencoj redakti