László Gráf
László GRÁF [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gráf László estis hungara biokemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2001).
László Gráf | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de junio 1942 (80-jara) en Zalaegerszeg |
Lingvoj | angla • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | biokemiisto |
László Gráf [1] naskiĝis la 6-an de junio 1942 en Zalaegerszeg.
BiografioRedakti
László Gráf frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1960-1965, poste li doktoriĝis. Li komecis sian karieron en instituto medikamenta en Budapeŝto. En 1972 li esploris en San Francisko, post jardeko li faris la samon en Novjorko. En 1985 li ekinstruis en ELTE, kie post unu jaro li iĝis katedrestro. Li ricevis 3 premiojn inter 1979-2010.
Verkaro (elekto)Redakti
- Revised Amide Location for Porcine and Human Adrenocorticotropic Hormone (1971)
- β-Lipotropin (1985)
- Chymotrypsin (1998)
- 40 év nemzeti kutatás: az endorfinoktól az agyi tripszinig (2002)