GYÖNGYI László (djoendji) estis hungara ĵurnalisto, tradukisto naskiĝinta en Temeŝvaro la 7-an de decembro 1891 kaj mortinta en Budapeŝto la 22-an de aprilo 1973. Lia patro estis Izsó Gyöngyi.

László Gyöngyi
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1891 (1891-12-07)
en Timișoara
Morto 22-an de aprilo 1973 (1973-04-22) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Izsó Gyöngyi
Okupo
Okupo tradukistoĵurnalisto
vdr

Biografio redakti

László Gyöngyi finis juron en 1913 en la Scienca Universitato de Budapeŝto. En 1916 li iĝis militkaptito de rusoj, li revenis en decembro de 1920 al Budapeŝto. Ĝis 1928 li estis sendungito, poste ĵurnalisto ĉe pluraj gazetoj. Post 1945 li estis interna kunlaboranto de la gazeto Magyar Nemzet, en 1946 anoncisto de la Hungara Radio, por kelkaj jaroj ĉefkunlaboranto de gazeto Magyar Rádió. Li tradukis el rusa lingvo (Spanov, Leskov, Puŝkin, Gorkij, Din Lin).

Verkoj redakti

  • In memoriam Bródy Sándor (kun Jenő Mohácsi kaj Irén Sass , Bp., 1944);
  • Viszik már kötve, paripára… (Bp., 1956);
  • Ki csinálja? (poemoj, Bp., 1957).

Fontoj redakti