László Heczendorfer
László Heczendorfer [lAslO hecendorfer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Heczendorfer László estis hungara arkitekto pri internaj spacoj.
László Heczendorfer | |
---|---|
László Heczendorfer | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1933 en Cegléd |
Morto | 16-an de oktobro 2018 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy |
Okupo | |
Okupo | fasonisto • internodekoraciisto |
László Heczendorfer[1] naskiĝis la 4-an de oktobro 1933 en Cegléd, li mortis la 16-an de oktobro 2018 en Budapeŝto.
Biografio redakti
László Heczendorfer akiris diplomon en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1957. Liaj plej gravaj instruistoj estis Gyula Kaesz, László Juhász (arkitekto pri internaj spacoj) kaj László Hornicsek. Post la diplomo ĝis 1968 li laboris en ŝtata planada laborejo, sed en 1959 li studvojaĝis en Danio. De 1968 li havis postenojn en pluraj firmaoj, kiuj okupiĝis pri mebloj. Li ricevis ŝtatan artan premion en 1968, pli frue kaj poste lokajn aŭ ekspoziciajn premiojn.
Elektitaj planitaj internaj spacoj redakti
- hungara frakcia sidejo de Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo en Moskvo (1966)
- kooperativa vendejo en Győrszentiván (1987)
- meblovendejo en Nyíregyháza (1990)
Elektitaj planitaj kompletaj mebloj redakti
- Bástya (1958)
- Domino (1968)
- Kanizsa (1972)
- Szamos (1976)
- Hellász (1991)
Elektitaj grupaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1955, 1966, 1974, 1985)
- Miskolc (1965)
- Arthalo Budapeŝto (1980)
Lia libro redakti
- A szép otthon (1964, kunaŭtoro)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-03-19 per la retarkivo Wayback Machine