László Hlatky [lAslO hlatki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hlatky László estis hungara aktoro. Lia nobela antaŭnomo estis rétalapi, lia prenita familia nomo inter 1930-1945 estis Herczeg [herceg].

László Hlatky
László Hlatky
László Hlatky
Persona informo
Naskiĝo 7-an de marto 1911 (1911-03-07)
en Budapeŝto
Morto 9-an de novembro 1982 (1982-11-09) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoroteatrestro
vdr

László Hlatky[1][2] naskiĝis la 7-an de marto 1911 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de novembro 1982 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Hlatky maturiĝis en 1928 kaj akiris aktoran diplomon en Akademio pri Teatrarto en 1931. Li komencis sian aktoran karieron en kabaredo de László Békeffi. Ekde 1934 li apartenis al malgrandaj teatroj, inter 1939-1942 al Teatro Csokonai (Debrecen), pli poste li estis teatrestro de Nacia Teatro (Pécs). Post la 2-a mondmilito li estis membro de Gaja Teatro, ekde 1955 de "Gaja Scenejo". Li ofte rolis en Hungara Radio kaj filmoj.

Liaj teatraj roloj (elekto) redakti

Liaj kinaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • A pénz beszél (1940)
  • Szabóné (1949)
  • Tűzkeresztség (1952) – Vendel Zsiga
  • Különös ismertetőjel (1955) - bestkuracisto
  • Dolarpaĉjo (1956) - notario
  • Micsoda éjszaka! (1958) - gasto
  • Házasságból elégséges (1962) – onklo Tóni
  • Keserű igazság (1981)

Liaj televidaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Veréb utcai csata (1959) - fajrobrigadisto
  • Szende szélhámosok (1968) - Jenő
  • Aranyborjú (1974)
  • Waterlooi csata (1982)

Fontoj redakti

Referencoj redakti