László Horváth (agronomo)
László Horváth [lAslO horvAt], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Horváth László Árpád, estis hungara agronomo. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis jobbaházi kaj dőri, foje li uzis sian nomon László, J. Horváth. Liaj konataj gefratoj estis Margit Bozzay (verkisto) kaj József Soproni Horváth.
László Horváth (agronomo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de marto 1897 en Kemenesszentpéter |
Morto | 18-an de oktobro 1974 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Ekonomia Akademio ![]() |
Familio | |
Frat(in)oj | Margit Bozzay (verkisto) kaj József Soproni Horváth ![]() |
Okupo | |
Okupo | agronomo ![]() |
László Horváth[1] naskiĝis la 23-an de marto 1897 en Kemenesszentpéter, li mortis la 18-an de oktobro 1974 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiLászló Horváth maturiĝis en gimnazio en Keszthely, ekde 1915 li batalis en la 1-a mondmilito. Li akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1919. Post la diplomo li havis agronomiajn pli kaj pli altajn postenojn en bienoj de Kemenesszentpéter kaj Kenyeri (1919–1926), Marcaltő (1926–1929), Szany (1929–1945), Bábolna Kisbér (1946–1947). Li laboris en centro de ŝtataj bienoj en Budapeŝto (1947–1949), poste en instituto de Szarvas (1950–1957), poste li pensiuliĝis, tamen poste kelkloke li estis konsilisto. Liaj ĉeftemoj estis la porkobredado kaj irigacio de paŝtejoj.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Malacnevelés. (1954 2-a tralaborita eldono: 1956)
- Vidám sertéstenyésztés. (kunaŭtoro, 1955; 4-a tralaborita eldono: 1966)
- Vidám rajzos juhtenyésztés. (kunaŭtoro, 1959; 3-a tralaborita eldono: 1966)
- Vidám rajzos baromfitenyésztés. (kunaŭtoro, 1964)
- Vidám rajzos szántás-vetés. (1967)
Memorigiloj
redakti- en Kemenesszentpéter memorĉambro (2007)