László Irsy
László Irsy [lAslO irŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Irsy László estis hungara arkitekto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Irsik.
László Irsy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de septembro 1895 en Somlójenő |
Morto | 24-an de aprilo 1981 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
László Irsy[1] naskiĝis la 4-an de septembro 1895 en Somlójenő, li mortis la 24-an de aprilo 1981 en Budapeŝto.
Biografio redakti
László Irsy maturiĝis en Budapeŝto, poste li batalis dum la 1-a mondmilito. Li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1921, poste samloke li estis asistanto (1922-1929), pli poste lektoro. Ekde 1929 li ankaŭ instruis en arkitektura lernejo, kie li estis lernejestro en 1935 kaj 1936. Pli poste li havis postenojn en diversaj lokoj. Dum la socialismo li estis arkitekto en ŝtata laborejo. Li projektis 18 preĝejojn, sidejon, kolegion, feriejon, fabrikon kaj laboristan loĝkolonion.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti
- Preĝejo Sankta Margareta (Veszprém)
- Preĝejo Koro de Jesuo (Csepel)
- preĝejoj en Balatonföldvár, Isaszeg, Komló, Maglód, Nagytarcsa, Pusztaszabolcs, ktp
- fabriko kun loĝkolonio en Ajka
Liaj kontribuoj redakti
- A családi ház (1930)
- Az én házam - az én váram. Hogyan építsem, hasznosítsam házam, kertem, otthonom? (1933)
- Községeink és városaink rendezése (1945)