László Jászai (pli juna)
László Jászai [lAslO jAsai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jászai László estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia patro estis la samnoma László Jászai, lia pranevo estis Mari Jászai.
László Jászai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de januaro 1967 (57-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo - aktorado (–1991) |
Familio | |
Patro | László Jászai |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro |
László Jászai[1][2] naskiĝis la 25-an de januaro 1967 en Szeged.
Biografio
redaktiLászló Jászai studis en aktorlernejo de Mária Gór Nagy kaj aktorakademio de Nacia Teatro (Budapeŝto) en sia naskiĝurbo, fine li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1991. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Horvai kaj Dezső Kapás. Li komencis sian aktoran karieron en malgranda teatrejo en Budapeŝto, poste en Teatro Petőfi (Veszprém). Inter 1992–2000 li estis membro de la Nacia Teatro, poste de Teatro Magyar, baldaŭ li aliĝis al Nova Teatro (Budapeŝto).
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Zuboly
- Hamleto - Guildenstern
- Othello - Cassio
- Vintra Fabelo - Mufurc
- Molière: Tartufo - Damis
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - unua laboristo; Cassius
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Kányai
- József Katona: Bánk bán - Otto
- Pongrác Kacsóh: János vitéz - Bagó
- Kálmán Mikszáth: Ombrelo de Sankta Petro (romano) (teatra adapto) - János Bélyi
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Hanussen (1988)
- Európa expressz (1999) - Golyó
- Sorstalaság (2005) - ĝendarma oficiro
- Rossz versek (2018) - patro de Mónika
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Dave Bautista, Mark Christopher Lawrence, Bokeem Woodbine[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
redakti- A titkos háború (2002) - Vaskuti
- A galamb papné (2013) - kuratoro