László Jeney [lAslO jenei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jeney László estis hungara akvopilkisto (golulo), olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto. Lia familia nomvarianto estis Jenei.

László Jeney
László Jeney (maldekstre la unua)
László Jeney (maldekstre la unua)
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1923 (1923-05-30)
en Budapeŝto
Morto 24-an de aprilo 2006 (2006-04-24) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo László Jeney
Okupo
Okupo akvopilkisto
vdr

László Jeney[1][2] naskiĝis la 30-an de majo 1923 en Cluj, li mortis la 24-an de aprilo 2006 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Jeney apartenis al la hungara minoritato en Rumanio, sed li frue translokiĝis al Budapeŝto, kie li maturiĝis en 1942. Li estis oficisto, depost la aktiva sporta vivo li estis restoraciestro. En 1991 li donacis tiun flagon kun funebra strio, kiun la hungara teamo portis dum la Olimpiko en Melburno. Li edziĝis en 1956. Li ricevis premiojn inter 1948-1998.

Sporta kariero redakti

László Jeney dum la mezlernejaj jaroj li estis atleto, sed inter 1937-1960 li estis akvopilkisto en pluraj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono kvarfoje (1943, 1947, 1949, 1953), dum li estis membro de la nacia hungara teamo inter 1947-1960 65-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1948, Hungario en la Somera Olimpiko 1952, Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1960 kun 2 oraj, arĝenta kaj bronza medaloj, krome en eŭropaj ĉampionumoj li estis la unua dufoje.

Liaj libroj redakti

  • Melbourne - Miami – Margitsziget (kunaŭtoro, 1957)
  • Melbourne, Miami, Margit-sziget - Két olimpiai bajnok élményei (kun György Kárpáti (akvopilkisto), 2012)

Fontoj redakti

Referencoj redakti