László Káldor
László Káldor [lAslO], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Káldor László estis hungara arkitekto pri internaj spacoj, grafikisto, fotisto. Lia origina familia nomo estis Klein ĝis 1919.
László Káldor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Klein László |
Naskiĝo | 26-an de februaro 1905 en Budapeŝto |
Morto | 7-an de januaro 1963 (57-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Farkasréti Cemetery |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | grafikisto • Q29179832 • internodekoraciisto • fotisto |
László Káldor[1] naskiĝis la 26-an de februaro 1905 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de januaro 1963 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
László Káldor devenis el juda familio. Li lernis dum la Hungara Sovetrespubliko en proleta arta lernejo, poste en laborista lernejo, pli poste en libera lernejo, fine li akiris diplomon en Reĝa Industriarta Lernejo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Béla Uitz, Artúr Podolini-Volkmann kaj Gyula Kaesz. Ekde 1925 li plurfoje studvojaĝis al Parizo. En Budapeŝto li komence estis arkitekto pri internaj spacoj kaj grafikisto ĉefe inter 1935 - 1960. En la 1930-aj jaroj li ankaŭ estis talenta fotisto. Dum la nazia erao (1944) li kaŝiĝis. Inter 1945-1949 li kreis politikajn afiŝojn, pli poste komercajn, ili estis humuraj kaj karikaturismaj afiŝoj. Li ricevis ŝtatan premion. Li edziĝis en 1935, lia edzino naskis filinon.
Elektitaj grupaj ekspoziciojRedakti
- Budapeŝto (1948)
- Arthalo Budapeŝto (1953, 1955, 1960, 1986)
- Székesfehérvár (1995)