László Kabos
László Kabos [lAslO kaboŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kabos László estis hungara aktoro, komikisto, voĉoaktoro. Lia origina familia nomo estis Krausz.
László Kabos | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de septembro 1923 en Sárvár |
Morto | 26-an de septembro 2004 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 5B-9-12 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Erika Urban (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |

László Kabos [1] naskiĝis la 28-an de septembro 1923 en Sárvár, li mortis la 26-an de septembro 2004 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiLászló Kabos devenis el juda familio. Li frekventis ĝardenistan lernejon, sed en 1943 li estis deportita al Mauthausen. En 1946 li debutis kiel parodiisto, sed li ankaŭ akiris diplomon en 1948 en hortikultura altlernejo. Li lernis ankaŭ la aktoradon private, li ricevis rolojn en Gaja Teatro kaj pluraj varieteoj. En 1951 li estis fondinta membro de Gaja Scenejo, kie li restis ĝis 2000. En 1979 kaj 1999 li faris turneojn en Aŭstralio. Li havis rolojn ankaŭ en Hungara Radio, Hungara Televizio kaj en filmoj. En 1992 li pensiuliĝis, en 2000 li plene retiriĝis. Li ricevis 4 premiojn inter 1966-1998. Li havis edzinon.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- Ferenc Molnár: A doktor úr - Puzsér (rolo prezentita 1200-foje)
- I. Kállai: Majd a papa - titolrolo
- Károly Nóti–Szabolcs Fényes: Nyitott ablak - Novotny
Elektitaj kinejaj filmaj roloj
redakti- Janika (1949)
- Állami Áruház (1953)
- Dolarpaĉjo (1956) - tajloro
- A veréb is madár (1968)
- Hét tonna dollár (1973) - klaŭno
- Nyitott ablak (1988)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
redakti- Pfúj, bíró (1957)
- Minden kezdet nehéz (1966)
- Micsoda cirkusz (1974)
- Kölcsönlakás (1984)
- Akinek humora van (2003)
Dubladaj roloj
redakti- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Louis de Funès kaj aliaj [2]
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Budapeŝto
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- [3] Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine