László Kiss (politikisto)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: László Kiss

László Kiss [lAslO kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss László estis hungara instruisto, parlamenta deputito, urbestro.

László Kiss
László Kiss
László Kiss
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1979 (1979-07-02) (44-jaraĝa)
en Kaposvár
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándTeknika kaj Ekonomia Universitato de BudapeŝtoKalvinana Universitato Gáspár Károli
Okupo
Okupo politikisto • gimnazia instruisto • juristo
vdr

László Kiss[1] naskiĝis la 2-an de julio 1979 en Kaposvár.

Biografio redakti

László Kiss maturiĝis en mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1997, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 2004. Li instruis en gimnazio en Budapeŝto inter 2004-2006, poste li havis postenon en la eduka ministerio (2006-2010), pli poste inter 2010-2018 li denove instruis en mezlernejo en Gyál. Intertempe en 2008 li akiris plian diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto kaj en 2017 juran diplomon en Kalvinana Universitato Gáspár Károli. Li okupiĝis pri la konstitucio kaj internacia juro. Lia edzino naskis filon.

Politika vivo redakti

Jam en 1996 li aliĝis al Hungara Socialista Partio. Ekde 2008 li estis funkciulo en Budapeŝto. Inter 2006-2014 li estis urbestrarano de Óbuda, inter 2014–2018 li estis tre aktiva parlamentano, en 2019 li estis elektita urbestro de Óbuda. En 2020 li forlasis sian partion.

Fontoj redakti

Referencoj redakti