László Kovács (verkisto)

KOVÁCS László (kovaĉ) estis rumanuja hungara verkisto, redaktoro, kritikisto naskita en Gerendkeresztúr la 25-an de decembro 1892 kaj mortinta la 2-an de julio 1963 en Budapeŝto.

László Kovács
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1892 (1892-12-25)
en Grindeni
Morto 2-an de julio 1963 (1963-07-02) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Laborkampo hungara literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

László Kovács estis mezlernejano en Nagyenyed (1911), sed la universitaton komencitan li devis interrompi en 1916 pro milito. Ekde 1926 li estis lektoro de ESZC, redaktoro de Erdélyi Helikon, direktoro de ofico de ESZC. En aŭtuno de 1944 li ekprovis reaperigi la revuon Erdélyi Helikon, sed sensukcese. En 1950 li translokiĝis Hungarujon, kie unue li laboris en redakcio de Az Út (1952-56), poste Reformátusok Lapja (1956-63). Liaj unuaj verkoj aperis ekde 1919 Erdélyi Szemle, Pásztortűz, Ellenzék, Erdélyi Helikon, Keleti Újság.

Verkoj redakti

  • Történet a férfiről (rakontoj), 1930,
  • Gábor Áron (Egy hős arcvonásai. Kv. 1943).

Bibliografio redakti

  • Reményik Sándor: Történet a férfiről. Erdélyi Helikon 1930/5.
  • Kováts József: K. L.: Történet a férfiről. Pásztortűz 1930/7.
  • Molter Károly: Történet a férfiről. Ellenzék 1930/128; uő. Az irodalom útján. Pásztortűz 1941/9.
  • Balogh Edgár: Magyar demokrácia úttörői. Gábor Áron. Közli: Hármas kis tükör. Bp. 1945. 270-71.
  • Dr. K. L. Reformátusok Lapja 1963/29.
  • Ficzay Dénes: A befejezetlen arckép. Ceruzavonások K. L.-ról. Utunk 1970/36.
  • HLev. II. 1979. 371-72.

Fontoj redakti