László L. Menyhért
László L. Menyhért [lAslO el menjhErt], laŭ hungarlingve kutima nomordo L. Menyhért László estis hungara arthistoriisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, muzikisto.
László L. Menyhért | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de aŭgusto 1954 en Sátoraljaújhely |
Morto | 15-an de decembro 2010 (56-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arthistoriisto |
László L. Menyhért[1][2] naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1954 en Sátoraljaújhely, li mortis la 15-an de decembro 2010 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiLászló L. Menyhért akiris diplomojn en Altlernejo György Bessenyei en 1977 kaj Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1988. Inter 1980-1987 li havis muzean postenon en Szolnok, inter 1987-1991 li estis arta gvidanto en studio, inter 1991-1993 li estis viclernejestro. Ekde 1993 ĝis sia morto li estis lektoro en la jam menciita altlernejo. Ekde 1998 ĝismorte li ankaŭ instruis en la Hungara Belarta Universitato kaj inter 2000–2005 en la Katolika Universitato Péter Pázmány. Li komencis doktoriĝi en 2009, sed la malsano kaj morto baris tion. Lia disertaĵo estis A képi források szerepe a gyermekkortörténet és a művészeti nevelés kutatásában en 2009. Li postlasis edzinon kun filo.
En la junaj jaroj li ŝatis muzikadi, lia muzikilo estis la transversa fluto.
Elektitaj libroj
redakti- Szandai Sándor (1983)
- Képzőművészeti irányzatok a XX. század második felében (1996)
- A művészeti nevelés és művészképzés története (2001)
- Okkult művészetek kézikönyve (2004)
Elektitaj artikoloj
redakti- Szandai Sándor a szobrász (1980)
- A Szolnoki Művésztelep újjászületése (1985)
- Inconnu csoport (1994)
- Op Art-tól a Hard Edge-ig (2000).
- Magyarországi művésztelepek (2007)
Elektitaj disĉiploj
redaktiFontoj
redakti- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-06-22 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-04-08. Alirita 2020-06-21.
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/display/manifestation/PIM111670/8e791d40-038e-4a24-91a4-857719b034d1/solr/0/24/2/8/authorOrder/ASC