László Mészáros
László Mészáros [lAslO mEsAroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mészáros László estis hungara skulptisto. Lia filino estis Márta Mészáros.
László Mészáros | |
---|---|
![]() Memportreto de László Mészáros (1930) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de septembro 1905 en Budapeŝto |
Morto | 5-an de septembro 1945 (39-jara) en Sovetunio |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Márta Mészáros |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • pentristo • grafikartisto |
László Mészáros [1] naskiĝis la 18-an de septembro 1905 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de septembro 1945 en Kolima (Sovetunio) (La datenoj estas dubaj!).
BiografioRedakti
László Mészáros frekventis metilernejon kaj li estis oraĵisto en 1924, poste li studis 3 jarojn en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Lajos Mátrai kaj Imre Simay, liaj samklasanoj estis Amerigo Tot, Jenő Grantner, Imre Huszár, József Ispánki kaj Tibor Vilt. Mészáros interrompis la lernadon kaj establis atelieron kun kun Tibor Vilt. Mészáros ekspoziciis jam kiel konata skulptisto, sed li aliĝis sekrete al la malpermesita komunisma movado. Tiutempe li edziĝis, filino naskiĝis en 1931. Inter 1932 kaj 1934 li vivis kelkfoje en Romo helpe de stipendio. En 1935 kun la familio li migris al Moskvo, en la sekva jaro al Frunze. En 1937 li establis lernejon por skulptistoj. Li estis arestita en la sekva jaro, lia baldaŭa sorto estas nebula. Li estas viktimo de la stalinismo.
Elektitaj ekspoziciojRedakti
- Budapeŝto (1928, 1929, 1935, 1980)
- Graz, Berlino
- Venecia Bienalo (1934)
Elektitaj skulptaĵojRedakti
- Séta a természetben (Beethoven) (jam neniiĝis)
- Tékozló fiú (1930)
- Primavera Italiana (1932–33)
MemorigilojRedakti
- skulptaĵo en Budapeŝto (2005)
FontojRedakti
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- aprezo hungare Arkivigite je 2017-01-08 per la retarkivo Wayback Machine