László Móczár [lAslO mOcAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Móczár László estis hungara zoologo, entomologo, muzeologo, altlerneja instruisto.

László Móczár
László Móczár
László Móczár
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1914 (1914-12-10)
en Kiskunfélegyháza
Morto 18-an de julio 2015 (2015-07-18) (100-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo zoologo
vdr

László Móczár[1] naskiĝis la 10-an de decembro 1914 en Kiskunfélegyháza, li mortis la 3-an de julio 2015 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Móczár maturiĝis en gimnazio en Jászberény en 1933, poste li akiris zoologian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1937, pedagogian en la sekva jaro, fine en 1939 alian pedagogian diplomon en instituto en Szeged. Inter 1939-1941 li estis soldato, poste li instruis en Budapeŝto kaj Kolozsvár, sed inter 1942-1944 li estis denove soldato. Baldaŭ li estis muzeologo. En 1950 li ekinstruis en instrua rango privata profesoro. Inter 1951-1954 li gvidis la muzeologian laboron en la ministerio. En 1955 li esploris en muzeo de Pécs, poste en Budapeŝto. Li kandidatiĝis en 1953, doktoriĝis en 1961 ĉe Hungara Scienca Akademio. Inter 1969 kaj 1982 li instruis en Scienca Universitato Attila József, poste li pensiuliĝis. En tiu longa periodo ĉefe en Hungario esploris skarabojn kaj partoprenis en laboro de eksterlandaj zoologiaj muzeoj.

Li ricevis premiojn inter 1964-2015. Li edziĝis en 1946, poste 3 gefiloj naskiĝis.

Lia disertaĵo redakti

  • Méhalkatú rovarok szerepe a lucernásainkban (1961)

Elektitaj libroj redakti

  • Természetismeret Az általános biológia, növénytan és állattan vázlata (kunaŭtoro, 1948)
  • Állathatározó 1-2 (1950, 1969, 1984)
  • A tiszavirág (kunaŭtoro, 1954)
  • Rovarok közelről (1957)
  • Állatok gyűjtése (1962)
  • Legyek, hangyák, méhek, darazsak (1978) .
  • Rovarkalauz (1990)
  • Móczár Miklós (2006)

Memorigiloj redakti

  • Moczariella centenaria kaj aliaj skaraboj havas la nomon Moczar

Fontoj redakti

Referencoj redakti