László Madarász

László Madarász [lAslO madarAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Madarász László estis hungara politikisto, parlamentano. Lia nobela antaŭnomo estis kisfaludi. Lia frato estis József Madarász.

László Madarász
Persona informo
Naskiĝo 25-an de septembro 1811 (1811-09-25)
en Nemesgulács
Morto 6-an de novembro 1909 (1909-11-06) (98-jaraĝa)
en Misurio
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

László Madarász [1] naskiĝis la 25-an de septembro 1811 en Nemesgulács. Li mortis la 6-an de novembro 1909 en Usono en Goodhopen.

Biografio redakti

László Madarász lernis juron, poste li advokatiĝis. Li aliĝis al la reformuloj en la departementa politikado. En 1848 li estis elektita parlamenta deputito. En aŭtuno li iĝis membro de Tutlanda Patrujdefenda Komisiono, kie li gvidis la policon. Oni akuzis lin pro forŝtelado de diamantoj, tial li devis abdiki. Spite tion li denove estis elektita parlamenta deputito en 1849. Post falo de Hungara revolucio de 1848 li rifuĝis al eksterlando kaj li neniam hejmenvenis.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • parlamentaj paroladoj

Fontoj redakti