László Majthényi

(Alidirektita el László Majtényi)

MAJTHÉNYI László [pr. majte:nji] estis hungara aktoro naskiĝinta en Nagyvárad la 27-an de junio 1883 kaj mortinta en 1960.

László Majthényi
Persona informo
Naskiĝo 10-an de julio 1883 (1883-07-10)
en Oradea
Morto 1-an de septembro 1960 (1960-09-01) (77-jaraĝa)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Lia kariero redakti

László Majthényi debutis en 1907 en Eger en trupo de Lajos Palágyi kaj en la sekvantaj jaroj li ludis en Miskolc, Egero kaj Ungvaro. En jaroj 1908–1910 li ludis en Kassa, inter 1910 kaj 1914 li estis reĝisoro kaj aktoro de la teatro Pécs, en 1915–16 li ludis en la teatro de Debrecen. Li retiriĝis kaj havigis doktoradon pri juro. En jaroj 1920–22 li revenis kaj reĝisoris en la teatro de Újpest.

El liaj roloj redakti

  • Koszta Sámuel (Csiky G.: A nagymama);
  • Radványi ezredes (Herczeg F.: A Gyurkovics lányok);
  • Az ördög (Molnár F.).

El liaj reĝisoraĵoj redakti

  • Bíró L.: 1913;
  • Knoblauch: A faun;
  • Farkas F.: A hónapos szoba;
  • Hajó S.: Lakájok;
  • Shaw: Pygmalion;
  • Jókai M.–Hevesi S.: Az új földesúr.

Fonto redakti

  • Magyar Színházművészeti Lexikon
  • Enyedi Sándor: Színészek, színházak, városok, Budapest, 2005