László Nagy (poeto)

hungara poeto, literatura tradukisto

Ŝablono:Underlinked

László Nagy
Persona informo
Nagy László
Naskiĝo 17-an de julio 1925 (1925-07-17)
en Iszkáz
Morto 30-an de januaro 1978 (1978-01-30) (52-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungararusabulgara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Arta Universitato Moholy-NagyHungara Belarta UniversitatoUniversitato Eötvös Loránd vd
Familio
Gefratoj István Ágh vd
Edz(in)o Margit Szécsi vd
Profesio
Okupo poeto • tradukisto vd
Aktiva dum 1949– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nagy László ( 17-a de julio 1925, Felsőiszkáz (nun Iszkáz – 30-a de januaro 1978, Budapeŝto) KOSSUTH-premiita poeto en Hungario.

Li devenis el kamparana familio, li studis en mezlernejo de la urbo Pápa. Inter la jaroj 1946 kaj 1952 li vivis en Bulgario. tie li ekkonis la literaturon. Lia unua volumo „Tűnj el fájás” (Malaperu, doloro!) aperis en 1949. Post sia reveno al Hungario li redaktis la gazetojn Kisdobos (Kiŝdobox = Pionereto) kaj Élet és Irodalom (Vivo kaj Literaturo).

En sia volumo Deres Majális (Prujnoza Majalo, 1957) li publikigis siajn poemojn ĝis tiam ne eldonitajn. La ludema tono de lai unua etapo poste morniĝis, en lia poezioaperis turmentaj vizioj, animbaraktoj. Al lia poezio efikis la popolpoezio kaj la popoleska superrealismo de poeto Attila JÓZSEF. Li estis inicita interpretisto de la bulgara poezio, tiajn siajn elektitaĵojn li publikigis en du volumoj: Szabják és citerák (Sabroj kaj citroj, 1953), Sólymok vére (Sango de l’ falkoj, 1960)

Donu la Dio (Adjon az Isten)

Donu la Dio
fortunon!
amon, varmegan
bakfornon,
en mian vakan korbon
grenon,
en mian orfan manon
manpremon,
flamon en mian lampon,
mi ne devu
antaŭtempe en lito
kuŝadi,
por demando respondon
sendu Li,
por ke mia kredo
ne disfalu,
donu la Dio
lumojn,
anstataŭ tombejoj
vivon-
por mi la peto
estas granda honto,
Li donu, eĉ se
mi ne petas.

Traduko de Tibor Papp

hungara biografio Arkivigite je 2005-02-22 per la retarkivo Wayback Machine

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.