László Nemes Jeles

László Nemes JELES [lAslO nemeŝ jeleŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nemes Jeles László estas hungara reĝisoro, scenaristo. Lia patro estis same reĝisoro András Jeles.

László Nemes Jeles
Persona informo
Naskonomo Nemes Jeles László
Naskiĝo 18-an de februaro 1977 (1977-02-18) (47-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungarafranca
Ŝtataneco Hungario
Alma mater New York University Tisch School of the Arts • Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo
Familio
Patro András Jeles
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo • reĝisoro
TTT
Retejo http://ww35.laszlonemes.com/
vdr

László Nemes Jeles [1] naskiĝis la 18-an de februaro 1977 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Nemes Jeles vivis kaj lernis en sia naskiĝurbo ĝis 1989, poste li vivis kaj lernis en Parizo. Li frue interesiĝis pri filmoj, li aĝis 13, kiam li faris la unuan filmon. Ekde 2001 li partopenis en Hungario aŭ en Francio en kreado de filmoj. Li debutis pri filmeto en 2006, ĝi atingis la unuan kategorian premion en la sekva jaro en Budapeŝto. Lia sekva filmeto en 2008 furoris en 3 eksterlandaj urboj. Ekde 2006 li plulernis en Novjorko. Ekde 2011 li komencis okupiĝi pri holokaŭsta filmo, kiu estis kreita en 2015. Tiu (jam la unua ordinara) filmo ricevis Oskar-premion en la sekva jaro.

Ekde 2007 li ricevis filmajn premiojn, en 2016 premion Kossuth.

Elektitaj filmoj redakti

  • 1999Arrivals (filmeto), reĝisoro, scenaristo
  • 2007La londona viro (filmo), asistanto de Béla Tarr
  • 2015Filo de Saul (filmo), reĝisoro, scenaristo; Oskar-premio kaj aliaj premioj

Fontoj redakti