László Nyers
László Nyers [lAslO njerŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nyers László estis hungara luktisto, fervojisto, ferlaboristo, aktoro.
László Nyers | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de aprilo 1934 en Nemesdéd |
Morto | 22-an de januaro 2013 (78-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
László Nyers[1][2] naskiĝis la 14-an de aprilo 1934 en Nemesdéd, li mortis la 22-an de januaro 2013.
Biografio redakti
László Nyers akiris licenson pri lokomotivo en Nagykanizsa, dum li estis aktiva luktisto en la sama urbo inter 1952 kaj 1962. Li estis luktisto en Dunaújváros inter 1963-1971, samtempe li estis ferlaboristo en la urbo. Li apartenis al la hungara elektita teamo (1966-1968). Lia plej granda sukceso estis bronza medalo pri Eŭropo-ĉampionado en Skopjo en 1968, en la sama jaro li partoprenis en la Somera Olimpiko 1968. Li havis filmajn rolojn, unufoje eĉ ĉefrolon.
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Tilos a szerelem (1965)
- Tízezer nap (1967) – Mihály Csere (ĉefrolo)
- Egyszeregy (1978) – la ĉarpentisto
- Leonardo (mallonga filmo, 2006) - konsilisto