László Papp (olimpika ĉampiono)

PAPP László (n. 25-an de marto 1926, Budapeŝto – m. 16-an de oktobro 2003, Budapeŝto) estis trifoja olimpika ĉampiono de Hungario. Li akiris la oran medalon en 1948 (Londono, mezpezo), en 1952 (Helsinko) kaj en 1956 (Melburno, meza pezpezo).

Li kunlaboris de 1953 ĝis 1962 kun la legenda majstrotrejnisto, Zsigmond Adler.

Li komencis sporti en 1945 ĉe BVSC kaj akiris Eŭropan ĉampionecon en 1949 en mezpezo, en 1951 en granda ŝanĝopezo, krom tio li dekfoje gajnis hungaran ĉmpionadon (mezpezo 1946, 1947 kaj 1954, granda ŝnĝopezo 1952, 1953, 1955 kaj 1956, en grupo 1950, 1952 kaj 1953). Li plukonkursis ekde 1957 kiel profesiulo kaj estis en 1962, 1963, 1964 eŭropa ĉampiono de la mezpezo. Oni ne permesis al li la ekbatalon por la profesia mondĉampiona titolo.

Li retiriĝis en 1964 kaj ĝis 1968 agadis kiel trejnisto en la boksa klubo de FTC, en 1968-69 kiel konsilisto de la Budapesti Honvéd. Li iĝis en 1970 majstrotrejnisto, kapitano kaj gvidanta trejnisto de la hungara boksista asocio de 1971 ĝis 1977, kaj de 1979 ĝis 1992. Li laboris en 1978–79 kiel majstrotrejnisto de Óbuda Tsz SE.

Li ricevis multajn rekonojn: krom la hungaraj ŝtataj distingoj, honorinsignon de la Internacia Olimpika Komisiono en 1982, li ricevis en 1989 la WBC-zonon kiel la plej elstara amatora kaj profesia mezpeza boksisto. Li iĝis en 1991 membro de la Klubo de Nemortuloj, en 1992 eterna honora prezidanto de la Hungara Boksista Asocio. Li ricevis en 1999 titolon de la plej elstara hungara sportisto de la jarcento.

Oni elektis lin en 2001 al Boksista Halo de Famuloj (Hall of Fame).

Ceteraj redakti

Lian karieron surscenigas la filmoj kiel Pezaj gantoj (Nehéz kesztyűk (1957)), La valo de la vangobatoj estas miraklaj.

La Budapeŝta Sportareno portas ekde 2004 lian nomon.