László Radvánszky
László Radvánszky [lAslO radvAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Radvánszky László, slovake Ladislav Radvanský estis hungara verkisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis radványi kaj sajókazai [radvAnji ŝajOkazai].
László Radvánszky | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-an de decembro 1701 en Radvaň, Banská Bystrica | ||||
Morto | 30-an de novembro 1757 (55-jaraĝa) en Radvaň, Banská Bystrica | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • genealogo • teologo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
László Radvánszky[1] naskiĝis la 18-an de decembro 1701 en Radvány (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa urboparto de Banská Bystrica kiel Radvaň), li mortis en 1758 en Radvány.
Biografio redakti
László Radvánszky estis disĉiplo de Matiaso Bel, poste li komencis verki poemojn, kolektis librojn kaj ofte okupiĝis pri sciencoj. En 1726 li studvojaĝis al Habsburga Imperio kaj Venecio. Li korespondadis kun aliaj verkistoj, sciencistoj, li estis mecenato de hungaraj lernantoj eksterlande. Kiel grava nobelo, li malofte partoprenis en kunvenoj, nur escepte en 1741 kaj 1743 en kronadaj ceremonioj de Maria Tereza de Aŭstrio. Li edziĝis dufoje pro vidviĝo.
Liaj kontribuoj redakti
- Directorium archivi (1735)
- Notitia familiae suae haeredibus Conscripta (1754, hungare en 1905)
- pluraj manuskriptoj