László Sándor (juristo)

SÁNDOR László [sa:ndor] estis hungara juristo, ĉefkapitano de Budapeŝto. Li naskiĝis la 1-an de novembro 1871 en Csíkszentimre kaj mortis la 22-an de oktobro 1949 en Budapeŝto.

Kariero redakti

László Sándor finis juron en Koloĵvaro, samloke estis vicnotario, poste polickapitano. Li laboris longtempe ĉe la kriminalsekcio. En junio de jaro 1917 la reĝo nomis lin ĉefkapitano de Budapeŝto. La revolucio de 1918 eksigis lin el lia ofico. Post 1919 li pensiuliĝis kaj li malfermis advokatan oficejon.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon