László Sárosi (akvopilkisto)

László Sárosi [lAslO ŝAroŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sárosi László estas hungara akvopilkisto, bestokuracisto.

László Sárosi
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1946 (1946-10-12) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo akvopilkisto
vdr

László Sárosi[1] naskiĝis la 12-an de oktobro 1946 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Sárosi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1965, sed jam 1958 li estis naĝisto kaj akvopilkisto en Újpest. Inter 1966 kaj 1976 li apartenis al la nacia akvopilka teamo 181-foje. En tiu periodo li akiris oran olimpikan medalon en Somera Olimpiko 1976, pli frue arĝentan kaj bronzan medalojn. Li estis monda ĉampiono en 1973 en Beogrado. Lia sporta kariero finiĝis en 1980, sed en 1975 li akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Universitato de Budapeŝto. Ekde 1980 li havis lektoran statuson en la universitata kuracejo. En 1995 li malfermis privatan kuracejon por bestoj.

Fontoj redakti

Referencoj redakti