László Sajó

hungara inĝeniero, politikisto

László SAJÓ [ŝajo:], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sajó László estis hungara inĝeniero pri mekaniko, politikisto naskita en Máramarossziget en aprilo 1877 kaj mortinta en Astraĥano (Sovetunio) en julio 1943. Lia origina familia nomo estis Schwalb.

Biografio redakti

László Sajó studis en Reĝa Teknika Universitato József. Li partoprenis en agado de Rondo Galilei. Post la Kalistefa revolucio de oktobro 1918 li estis registarkomisaro por elektrofervojoj de Budapeŝto. Post la falo de Hungara Sovetrespubliko li agadis en Ĉeĥoslovakio, poste en Rumanio, kie oni kondamnis lin al malliberejo inter 1929 – 1931 pro komunista agado. De 1931 li vivis en Sovetunio, kie li plenumis teknikajn gvidpostenojn.

Fontoj redakti